BabiBEJO - La podkasto de BEJO

PODCAST · education

BabiBEJO - La podkasto de BEJO

Nur loko por paroli, aŭskulti kaj amuziĝi.Ni intervjuas Esperantistojn tra la tuta mondo.Gastigantoj:Eduardo Garcia kaj Mihaelo Bento;Sendu mesaĝon al ni: [email protected]

  1. 17

    S03/EP05 - Brazila Muziko (Flávio Fonseca)

    En ĉi-foja epizodo de BabiBEJO, ni invitis Flávio Fonseca - muzikisto, psikologisto kaj entreprenisto - kiu klarigas al ni pri sia projekto Brazila Muziko: kolekto de Braziliaj kantoj, kiujn li kaj aliaj kunlaborantoj esperantigas.Ligilo de la projekto:www.brazilamuziko.com/Profitu!

  2. 16

    S03/EP04 - BRICS kaj Esperanto - Emilio Cid (Brazilo)

    Emilio Cid, ĉi-foja gasto, prezentis interesan ideon en prelego, kie li klarigas la kialojn, la potencialon kaj la praktikajn paŝojn por antaŭenigi tiun proponon. Lia mesaĝo invitas ne nur esperantistojn, sed ankaŭ politikajn kaj edukajn instancojn por pripensi pli justan lingvopolitikon en internacia kunlaboro.Kiu estas BRICS? Estas komerca grupo konsistanta el Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko — estas grupo de influaj evoluantaj ekonomioj, kiuj kunlaboras en pluraj kampoj kiel komerco, politiko kaj teknologio. Tamen, unu el la ĉefaj defioj estas la lingva diverseco: ĉiu lando havas propran oficialan lingvon, kaj la interkompreniĝo ofte dependas de la angla, kiu ne estas denaska por neniu membroŝtato.Ĉu Esperanto povus esti neŭtrala, justa kaj efika solvo por faciligi komunikadon inter BRICS-landoj? Kiel planlingvo kun simpla gramatiko kaj kultura neŭtraleco, Esperanto proponas alternativon al la lingva hegemonio. En mondo kie egala partopreno estas ĉiam pli grava, la ideo de internacia neŭtrala lingvo refoje ekhavas atenton — ĉu ankaŭ ĉe BRICS?*Menciataj ligiloj:*brics-esperanto.org/Prelego de Cid pri la temo:www.youtube.com/watch?v=JaTjWhbVND0

  3. 15

    S03/EP03 - Oficejo de la Birdoj k. Laís (Brazilo)

    En ĉi tiu tria epizodo de la tria sezono de BabiBEJO, ni renkontas Laís el Brazilo, la kreeman menson malantaŭ Oficejo de la Birdoj — projekto kiu tradukas kaj adaptiĝas komiksojn en Esperanton. Ni parolas pri ŝia amo al bildliteraturo, la inspiro malantaŭ ĝi kaj kiel arto kaj lingvo kuniĝas por rakonti historiojn. Ĉu vi jam pensis kiel desegno povas ponti kulturajn barilojn? Do restu kun ni kaj malkovru la buntan mondon de Laís kaj ŝia birda oficejo!*Mencionataj Fontoj:*La Oficejo de la Birdojhttps://www.instagram.com/laoficejodelabirdojeo/Mondo da Komiksojhttps://www.instagram.com/mondodakomiksoj/La aksolotlo - Jutuba kanalohttps://www.youtube.com/@aksolotlo7255La evoluado de la fidohttps://januscahill.github.io/trust/*Aliaj fontoj:*Sejden Dub - Jutuba kanalohttps://www.youtube.com/@SejdenDubEsperaĵohttps://xn--esperao-tgb.net/

  4. 14

    S03/EP02 - Pri Tradukarto kun Luiz Ladeira (Portugalio)

    Epizoda temo: Intervjuo kun Tradukisto de Esperanto al la PortugalaEn ĉi tiu epizodo de nia podkasto, ni babilas kun speciala gasto — tradukisto kiu dediĉas sian laboron al tradukado de libroj el Esperanto al la portugala. Ni ekscias pri lia vojo al Esperanto, la defioj kaj ĝojoj de tradukado, kaj kiel Esperanto povas ponti kulturojn tra lingvoj. Se vi interesiĝas pri tradukado, lingvoj, aŭ simple pri fascinaj homoj, ĉi tiu epizodo estas por vi!Ligilo esplorinda:amazon.com.br/stores/Luiz-Filipe-Paulo-Ladeira/author/B0BGSYKBGP

  5. 13

    S03/EP01 - Igor (Ikvero) de BEJO/TEJO

    Saluton, karaj aŭskultantoj!Ne plu atendu! - Nova epizodo aperas antau vi!Kiu estas la hodiaua gasto?Igor (Ikvero) aktivadas kiel prezidanto de BEJO kaj ano de TEJO. Li kundividas, pere de tiu epizodo, siaj kono kaj sperto en la du organizoj.Dum la epizodo ni babilis - interalie - pri:- la taskoj de Igor en BEJO kaj TEJO;- proponoj por la du organizoj;- forto de la kunorganizado,ktp.

  6. 12

    S02/EP07 - BabiBEJO k. Usone Persone

    Profitu la babiladon inter diversaj interesaj gastoj! Sugestojn kaj komentojn bv. sendi al [email protected]

  7. 11

    S02/EP06 - Doĉjo - Lingvinstruisto

    Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Doĉjo, instruisto pri lingvoj! Doĉjo (Doug) Duea loĝas en Minneapolis, Minnesota (Usono), kaj li estas instruisto de la hispana kaj la franca lingvoj ekde 30 jaroj. Li esperantistiĝis en 2016 kaj sukcese trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 en junio de 2023. Li taksas sin lingvemulo kaj emas lerni lingvojn, kiel la italan kaj la germanan.

  8. 10

    S02/EP05 - Allan Argolo - Prezidanto de AERĴ

    Ĉi foje ni havas la plezuron kaj samtempe honoron intervjui prezidanton de la AERJ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro). Nepre aŭskultu por ekscii pli da detaloj. Pri la agado ĉe AERĴ - Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Esperanto en la librobienalo de Rio-de-Ĵanejro Ligiloj menciitaj: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (portugala) AERJ Prelego de li: Allan Argolo - Prelego Libro menciita kaj cifera kaj paperforma: Allan Argolo (Inter aliaj) - Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj (Libere Alŝultebla) Sama libro (Mendebla per UEA)

  9. 9

    S02/EP04 - Tobiasz el "Fremdulo en Francio"

    Jen plia mojosega epizodo freŝe aperigata! Ĉi foja gasto temas pri Tobiasz el Pollando. La gvidanto de la podkasto “Fremdulo en Francio”. Parolataj temoj: - Podkasto-produktado - La malfacilaĵoj vivi alilande (ĉar tio estis la ĉefa temo de "Fremdulo"); Ligiloj: Retejo de Tobiasz: tkubisiowski.eu Telegramo: @tkubis Fremdulo 2

  10. 8

    S02/EP03 - Paulo Viana - Verkado kaj Tradukado

    Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Paulo Viana, kiu parolas pri lia VERKADO KAJ TRADUKADO. - Kio motivigis vin komenci verki ? - Kiom grava estas al vi verki? - Machado de Assis - La fama brazila verkisto - Pli gravas verki aŭ traduki grandajn verkojn? - Kiun konsilon vi donus al novuloj?

  11. 7

    S02/EP02 - Karina Oliveira - Virtualaj E-Renkontiĝoj

    Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Karina Oliveira, kiu parolos pri Virtualaj E-Renkontiĝoj. Jen kelkaj demandoj: - La malfacilaĵoj pri lernado memstare - La forto de la interago – virtualaj kunvenoj: - La rolo de Duolingo  - En kiu konsistas la facilaĵoj kaj defioj de la kunvenoj? - Ĉu vi havas sugeston al novuloj kiuj ŝatus okazigi virtualajn E-renkontiĝojn?

  12. 6

    S02/EP01 - Scienco kaj Podkastoj - Eva kaj Johannes

    Babilado pri scienco kaj tiel plu - - Kio ĝi estas ? - Ĉu oni kredas je la scienco? - Diferenco inter religio kaj scienco - Podkastofarado de niaj gastoj Ambaŭ gastoj troveblaj ĉe: kern.punkto.info/

  13. 5

    Ni anoncas la finon!

    Ni volas diri ion gravan al vi. Ni anoncas la finon …

  14. 4

    Ep. 10 - Rafa, La Senlaca Verkisto - Pri Verkado

    Kial vi ekverkis kaj kiam? Pri kio temas via verkado? Ĉu vi havas celon ? Kiu ĝi estas? Kion vi volas atingi per via kreado? Kiom vi jam aperigis kaj cifere kaj papere? Kiun vi legas lastatempe? Precipe en Esperanto.

  15. 3

    Ep. 09 - Ella el Koreio - Socio kaj Kulturo de Koreio

    Ella el Koreio -  Mi estas Ella el Koreio. Mi loĝas en Busan, kiu estas la plej suda parto de Koreio, ĉemara urbo. Mi estas instruisto de elementa lernejo kaj mi instruas Esperanton al knaboj, plenkreskuloj, emeritoj, blinduloj. ................................... Jen la instigaj demandoj: Ĉu vi povas sin prezenti? Kiuj estas kelkaj stereotipoj pri koreanoj? Kial ili ne veras laŭ via opinio? Kio estas la diferenco inter la du Koreioj? Ĉu budismo estas furora tie? Ĉu la eduko tie estas altvalora? Ĉu estas lastaj vortoj por niaj aŭskultantoj?

  16. 2

    Ep. 08 - Maŭrico aŭ Rico (el Italujo) - ("Estu fiera pri via Esperantisteco!")

    "Estu fiera pri via Esperantisteco!" - Sendu mesaĝon al ni. Ni voĉlegu dum la epizodoj: [email protected]  Maurizio Giacometto Maurizio Giacometto (Rico, en Esperantujo) tiom amas Esperanton, ke li lernis ĝin dufoje: unue en sia lernejo kiam li estis juna kaj denove antaŭ kelkaj jaroj. Rico estas unu el la kunlaborantoj en la progresiga retejo uea.facila.org. Tie li respondecas pri la rubriko ‘Libroservo’, verkas artikolojn kaj voĉlegas multajn el ili. Sian voĉon li ankaŭ uzis kiel voĉaktoro en la lastatempe eldonita libro de Tim Owen ‘Complete Esperanto’. Ekde 2019 li kunlaboras kiel ‘onklo’ en la programo ‘Ekparolu!’ de edukado.net kie kun plezuro li helpas al novaj lernantoj ekuzi la lingvon. Revema verkemulo, Rico verkas mallongajn rakontojn kaj mikronovelojn kaj de tempo al tempo artikolojn por diversaj naciaj kaj internaciaj gazetoj. Ankaŭ tradukado interesas lin kaj lastatempe li aldonis tradukon de publikigita libro ‘Ekster la kuniklejo’ https://esperanto.org.uk/store/product/346-ekster-la-kuniklejo/ al siaj privataj traduk-spertoj. Ekde septembro 2021 li estas studento de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato UAM de Poznano, Pollando. Temoj parolataj dum la epizodo: - Pri la problemo pri ekonomie dominantaj kulturoj kaj lingvoj tra la mondo. - Ĉu ni devus ataki la anglan? Aŭ plibone, kunvivi kun ĝi kaj eĉ apogi ĝin?  - Sŭr neŭtrala lingva Fundamento: la rolo de Esperanto. - Ĉu kiam mi estos pli memfida mi faros ion? Tute ne. Komencu simple! - Pri Ekparolu ene de edukado.net - Platformo por babili Esperanton senpage. 

  17. 1

    Ep. 07 - Stela el Hungario ("La riĉecon de Esperanto mi ankoraŭ trovis nenie")

    Hodiaŭ ĉe BabiBEJO parolas STELA el Hungario! _____________________________________ Kiu ŝi estas? Stela Besenyei-Merger estas longtempa aktivulo en Esperantujo. Originale sociologo kaj artedukisto, inter alie kunorganizanto de amaso da renkontiĝoj ekde infanaĝo, verkas blogon Stela ĉiam nur kritikas de pli ol dek jaroj, kaj kreanto de La Bona Renkontiĝo podkasto. Nuntempe okupiĝas pri la projekto Bobelarto: kuraĝigante homojn verki kaj legi en Esperanto. La komunumo bonvenigas ĉiujn, kiuj amas literaturon. Ŝi ankaŭ kunorganizas la Interkulturan Novelo-Konkurson, pretigas defion kiel la Monda Verk-Monato kaj ĝenerale entuziasmigas homojn pri uzi por arto nian komunan lingvon. _____________________________________ Temoj parolataj dum la diskuto: - La lingva diferenco inter paroli kaj verki - La kutimo legi. Enkonduku ĝin en vian ĉiutagan vivon, nepre! - Pro kio indas verki, ĉefe en Esperanto - Podkastoj - Sugesto de la invitito: "Ne foriru hejmen sen libro!" - Bobelarto: Kio ĝi estas. _____________________________________ Menciitaj blogoj kaj ligiloj:   - stelachiamnurkritikas.wordpress.com/   - bobelarto.ink _____________________________________ Ŝia fina sugesto: Legu, legu, legu! 

  18. 0

    Ep. 06 - Marc Giraud (El Francio)

    Ĉi foje ni havas la partoprenadon de Marc el Francio!  Marc Giraud (prononci Mark Jxiro). Li estas muzikinstruisto kaj korusestro. Li malkovris kaj eklernis Esperanton en Junio 2018 kaj tuj enamiĝis en nia lingvo. Li trapasis sian KER-ekzamenon je la nivelo C1 en Majo 2019. Li kunlaboras kiel onklo en la programo "ekparolu" de edukado.net kaj instruas Esperanton rete por la Pariza klubo kiun li prezidas.  De 2020, li tre aktivas kadre de ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo. Li aliĝis al la interlingvistikaj studoj en Poznano en septembro 2021.

  19. -1

    Ep. 05 - César Dorneles (el Brazilo - Porto Alegre) - Esperanto estas relative facila kompare al aliaj lingvoj, sed ne tiom.

    Hej, Podkastaŭskultantoj! Jen nova epizodo por ke vi povu ĝui kaj lerni pli da Esperanto.

  20. -2

    Ep. 04 - Daniel García (el Argentino) - "Mi eklernis Esperanton pro scivolemo"

    Hej! Aŭskultu novan epizodon! La hodiaŭa gasto de nia epizodo temas pri Daniel Cotarelo. Daniel Cotarelo García naskiĝis en 1957 en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kie li loĝas kun sia edzino Inés. Lia denaska lingvo estas la hispana kaj li lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Profesie li estas kontisto kaj laboras por informadika firmao, sed amatore li interesiĝas pri lingvoj, kaj speciale pri … – ĉu vi povas diveni pri kio temas? Jes, Esperanto. Li kunlaboras en la instruado de Esperanto al portugallingvanoj en Programo Mia Amiko, kaj al hispanlingvanoj en la interreta kurso de Kolombia Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio.

  21. -3

    Ep. 03 - Rafa (el Portoriko) - "Estas multe da homoj kiuj estas Esperantistoj, sed ankoraŭ ne konas Esperanton".

    Dum la epizodo mi intevjuas Rafa el Portoriko. La transkribo aperos estonte!

  22. -4

    Ep. 02 - Soraya (Argentino) - Handikapeco

    Jen interesa intervjuo pri Handikapeco kun Soraya el Argentino!

  23. -5

    Ep. 01 - Bonvenon! (pt)

    No nosso primeiro episódio, entrevistamos Querino Neto, atual presidente da BEJO. Ele nos contou um pouquinho sobre o que é o esperanto e como aprender, sua experiência no movimento e muitas outras coisas! Obs.: episódio em português.

Type above to search every episode's transcript for a word or phrase. Matches are scoped to this podcast.

Searching…

No matches for "" in this podcast's transcripts.

Showing of matches

No topics indexed yet for this podcast.

Loading reviews...

ABOUT THIS SHOW

Nur loko por paroli, aŭskulti kaj amuziĝi.Ni intervjuas Esperantistojn tra la tuta mondo.Gastigantoj:Eduardo Garcia kaj Mihaelo Bento;Sendu mesaĝon al ni: [email protected]

HOSTED BY

Babibejo

URL copied to clipboard!