Blogo BRE

PODCAST · society

Blogo BRE

Blogo de Budhana Retejo Esperantista

  1. 7

    7. La kvar menciitaj: Maljunulo

    La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido ĉiam estis malĝoja, vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: “Mi devas […]

  2. 6

    6. La edzinode Reĝido Sidarto

    La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la ceremonion doni nomon al Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li ekdeziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.” La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke […]

  3. 5

    5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto

    Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili […]

  4. 4

    4. La edukado de la reĝido

    La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, […]

  5. 3

    3. La nomdona ceremonio

      Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. “Kial vi estas tiel ĝojaj?” li demandis. “Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha […]

  6. 2

    2. La naskiĝo de la reĝido

      Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: “Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski […]

  7. 1

    1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

      Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo […]

Type above to search every episode's transcript for a word or phrase. Matches are scoped to this podcast.

Searching…

We're indexing this podcast's transcripts for the first time — this can take a minute or two. We'll show results as soon as they're ready.

No matches for "" in this podcast's transcripts.

Showing of matches

No topics indexed yet for this podcast.

Loading reviews...

ABOUT THIS SHOW

Blogo de Budhana Retejo Esperantista

HOSTED BY

Blogo BRE

CATEGORIES

URL copied to clipboard!