PODCAST · education
Usone Persone
by Usone Persone
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!Reagu per retmesaĝo al [email protected] usonepersone.substack.com
-
44
4.4 - Usone Eldone
Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA!Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la eldonejon— por paroli pri la projekto, pri la laboro farita ĝis nun, la celo kaj planoj, kaj la nunaj prioritatoj. Ŝi parolas ankaŭ pri la Limbo, en kiu ŝvebas la rajtoj de multaj el niaj klasikaĵoj, kaj substrekas la gravecon, ke verkistoj pensu pri siaj rajtoj.Bonvolu plenigi la enketilon, kiu informos la direkton de Guteto, kaj kies rezultojn publikigos Esperanto-USA.Lernu pli pri GutetoKaj se vi scivolas, kial ni alkroĉas foton de bradipo, nepre aŭskultu ĝis la fino!(Registrita la 30-an de marto, 2026)Aliaj Ligiloj:Aliĝu al NASK kaj la Landa Kongreso en KlevlandoTelegram-kanalo de Usone Persone Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
43
4.3 - Rafe Trafe
Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun Esperanta-literaturo, pri lia rilato al Portoriko, kaj pli!LigilojSubstako de Usone PersoneNASKEpizodo pri Rafa en Radikala TeneroLibroj:CentvorteHaifa RepublicRadical UniversalismLa fotoalbumoDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger kaj Stephen Hinton. Dankon al ili ĉiuj! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
42
4.2 - Barbulo en Barbado (kaj aliloke!)
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!).Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo!Libroj Menciitaj:La enigmo de l' ar@neoIf Venice DiesSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-MergerFotoj:Brandono dum komitatkunsido de UEA en Brno: John HUANGBrandono ekstere en Toronto dum la Dulanda Kongreso: Preston FIRESTONE Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
41
4.1 - Patre Pastre
Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!Libroj Menciitaj:FarangoBeletra Almanako 52-53Nek Setlanto Nek NativoSubtenantoj:Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
40
Podkaste Bombaste
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon!La diskuto ankaŭ spekteblas ĉe Jutubo.*Krosovera: Komuna, kunlabora. Origininta dum nia unua viva epizodo en Ralio, 2023. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
39
3.10 - Kanade Invade (viva epizodo)
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!)Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
38
3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo)
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK.Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Radikala TeneroSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
37
Voje Foje
Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj.Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi!LigilojBlogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2Substako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025La Vojo de Sankta JakoboSubtenantojDankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
36
3.8 - Verŝu la TEJO-n
Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24.Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado.Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA? Ĝis kiu grado respondecas Hanso por la plej enliberafoliigindaj aferoj?Registrita la 3an de majo, 2025LigilojSubstako de Usone PersoneSubstako de BrandonoNASKDulanda Kongreso 2025KER-ekzamenojLibroj:La BiblioBridge of WordsThe Secret HistoryLa Kaŝita Vivo de ZamenhofLa Sindikato de Jidaj PolicistojBaza Literatura KrestomatioParnasa GvidlibroMi Stelojn Jungis al RevadoDankesprimoj:Ni volas elkore danki niajn subtenantojn Matt Brooks kaj Phillip David Morgan. Dankon al ili ambaŭ! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
35
3.7 - Baza legolisto (2-a parto)
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae.Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip!Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj.Libroj diskutitaj:Fajron sentas mi interneNaskitaj sur la ruino (bitlibre)Sur kampo granitaBakŝisJen la sablo el mia klepsidroLa litomiŝla tombejoVivo kaj opinioj de mastro M'SaudSe grenereto...Kredu min, sinjorino!El la maniko33 rakontojTrezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten JohanssonAliaj LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioMeKaRoKER-ekzamenojBaza Legolisto Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
34
Ni parolez Ido!
Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉Jen la transskribo de la epizodo:Saluto ed esez bonvenanta a tre specala epizodo di "Usono Persone". Me esas Rafa, e kun me, quale sempre, esas Hans e Brandon.Hans: Saluto, me esas Hans.Brandon: Saluto, me esas Brandon.Quale vi sendubite remarkis, ni ne plus parolas Esperanto, ma Ido. Pos kelka reflekto, ni decidis, ke Esperanto vere havas nula reala chanco divenar la internaciona linguo dil tota mondo, do ni decidis lernar ed uzar Ido —specale pro ke ne plus esos obliganta uzar la akuzativo!De nun, la podkasto Usono Persone esos en Ido e lua nomo chanjos ad "Usonez Personez", e ni kurajigas nia askoltanti adherar al maxim chida linguo-komunitato en la mondo!Ni parolez Ido!Irga-kaze, nia hodia temo esos la joki quin homi tra la mondo tendencas facar en Joko-dio, ye la unesma di aprilo. Dum la nexta horo ni diskutos kad esas amuziva facar tala joki, e quanta homi tendencas esar trompata da li.…Se vi havas pensi pri la temo di hodie, voluntez skribar ad [email protected] —quale la frukto, ne la literi.De Rafa,Hans,E Brandon,Ne esas trahizo parolar Ido!Kaj, okaze, ke vi ankoraŭ ne Idistiĝis, jen la enhavo en Esperanto:Saluton kaj bonvenon en tre speciala epizodo de "Usone Persone". Mi estas Rafa, kaj kun mi, kiel ĉiam, estas Hanso kaj Brandono.Hanso: Saluton, mi estas Hanso.Brandono: Saluton, mi estas Brandono.Kiel vi sendube rimarkis, ni ne plu parolas Esperanton, sed Idon. Post iom da pripensado, ni decidis, ke Esperanto vere havas neniun faktan eblon iĝi la internacia lingvo de la tuta mondo, do ni decidis lerni kaj uzi Idon —aparte pro tio, ke ne plu estos devige uzi la akuzativo!De nun, la podkasto Usone Persone estos en Ido kaj ties nomo ŝanĝiĝos al "Usonez Personez", kaj ni kuraĝigas niajn aŭskultantojn aliĝi al la plej mojosa lingvokomunumo en la mondo!Ni parolez Ido!Ajnokaze, nia hodiaŭa temo estos la ŝercoj kiujn homoj tra la mondo emas fari en Ŝercotago, la 1-an de aprilo. Dum la sekva horo ni diskutos ĉu estas amuze fari tiajn ŝercojn, kaj kiom da homoj emas esti trompitaj de ili.…Se vi havas pensojn pri la temo de hodiaŭ, bonvolu skribi al [email protected] —kiel la frukto, ne la literoj.De Rafa,Hanso,Kaj Brandono,Ne estas perfido paroli Idon!Ni kore dankas José Antonio Vergara kaj Gonçalo Neves pro ilia helpo traduki niajn petolaĵojn en Idon.Dankon ankaŭ al Stela Besenyei-Merger pro la kreo de la tre bela logotipo por Usonez Personez, kiun ni alkroĉis.Okaze ke vi volas lerni pri pli Ido, jen lernolibro por Esperantistoj. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
33
3.6 - Toronte Estonte
En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025!LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioParalela UniversoNOREKMeKaRoKER-ekzamenojTem-kanto de la Dulanda KongresoLibroj:Trezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten Johansson Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
32
3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M)
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero.Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li. Registrita la 1-an de februaro, 2025.Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480LigilojSubstako de Usone PersoneNovaĵo pri forpaso de Renato CORSETTIEsperantisto de la JaroPremio Grégoire MaertensIntervjuo de Mark Fettes al StelaLibrojY2KMonstersPoemo de UtnoaPromeso en obskuroOur EveningsLingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
31
3.4 - Pri ĵurnalismo (kun Kalle Kniivilä)
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito.Ni registris iom post la balotado en Usono, do, la temo iĝis eĉ pli aktuala.Ni ankaŭ parolas pri diversaj aspektoj de ĵurnalismo kaj de la nuntempa Esperanto-movado, kaj kiel ĝi povus mem iĝi pli aktuala.Registrita la 10-an de decembro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKalle KniiviläArtikolo de Kalle pri ties EsperantistiĝoIntervjuo al Kalle fare de Nicola Ruggiero pri la verkado de KalleIntervjuo al Kalle fare de Hanso pri la libro "Lando kiu vekiĝis"Podkasto kern.punktoLibroj:Eldonejo Mondial, kun pluraj libroj de KalleOn the edgeLa malamiko de PutinRadical de Sofia Warren Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
30
3.3 - La Ŝtonaj Urboj (kun Anna Löwenstein)
Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023.Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante.Kial Usone Persone estas ujista podkasto? Nepre aŭskultu por ekscii!Registrita la 9-an de novembro, 2024. Koran dankon al Alekso MILLER, kiu helpis nin solvi kelkajn sonproblemojn en la registraĵo. Se vi ne jam konas lian jutub-kanalon, “Exploring Esperanto”, ni rekomendas ĝin! Vi povas ankaŭ aŭdi lin kiel gaston en epizodo 15, “La nepoj nin benos”.Libroj menciitaj:Libroj de Anna Löwenstein ĉe FELOn the edgeLando kiu vekiĝas: rakontoj el UkrainioUnu Palestino, Kompleta de Tom SegevSubtenu Usone Persone:Okaze de nia trideka epizodo, la tria epizodo de nia tria sezono, ni lanĉas la eblon subteni nin tri per Substako. Eblos subteni je diversaj obloj de $3. Se vi aprezas nian laboron, kaj volas helpi nin produkti pli da epizodoj, je kiom eble alta nivelo, ni tre dankus vian subtenon! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
29
3.2 Kio kabeigus nin?
Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj!Registrita la 20an de oktobro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKabeLibrojOn the edgeLa venecia komercistoINK-3La faraono Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
28
Pri la afrika UK
LigilojSubstako de Usone PersoneLa blogo de StelaBobelartoLibroj:Prezento de la libroj de Petro Desmet’Lando Kiu VekiĝisJulia AgripinaOn the edgeOni ne pafas en Jamburg Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
27
Personi Usone (kun Birke Dockhorn)
Dum NASK, Birke Dockhorn kaj la normalaj uloj priparolas basbalon, la vivon en Usono, instruadon, kaj tiel plu. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
26
Ĉiom el la reptiloj
Post ioma paŭzo, Usone Persone revenas por priparoli (sed ne prikrokodili) la fenomenon krokodilado. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
25
Traduku "funcle"!
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn.LigilojTelegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
24
Lernu, lernu, lernu!
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!.Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
23
La ertlita almanako
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu!LigilojTelegrama Anonckanalo pri Usone Persone2-a Literatura DuonmaratonoAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLidiaLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47La gajaj edzinoj de WindsorNe tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
22
Esperanto en la populara kulturo
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know.Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USAStuff you should knowLibera Folio artikolo pri la podkasteroIncubusRed DwarfLa pepo pri Mark EsperEsperanto filmoj2-a Literatura DuonmaratonoIdiot’s DelightThe IdiotAliĝu al NASK!Pli da NASKaj detalojUsona Kongreso de EsperantoSesdek OkLa abeloj kaj la nevideblaBeletra Almanako 47 Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
21
Ĉu fremdulo en Fanujo?
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone, eble eĉ fano…En tiu ĉi epizodo, malkovru vi: Kial Tobiasz kaj Hanso parolis angle inter si en lando ambaŭflanke fremda Kiel sonas Brandono kun la ĝusta mikrofono Tion, kio malebligas al Tobiasz pluan podkastadon (almenaŭ provizore) Tiun, kiu venkis Tobiasz en la Belartaj Konkursoj…Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USALa plej eta librovendejo en San FranciskoRichard GeogheganFremduloSomermeznokta sonĝoBeletra Almanako 47Kruko kaj Baniko el Bervalo Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
20
Jesa kaj nea (kun Stela)
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon.Tamen, oni povas ekscii ankaŭ: Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro? Kial Rafa finlegis libron, kiun li abomenis? Kial Hanso malbone tenas la spiriton de Advento? Kia estis al Stela renkontiĝo kun la fama aŭtoro Istvan Nemere?Ligiloj:Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USASubstack de StelaLa plej eta librovendejo en San FranciskoBobelartoMoVeMoINKJarKompasoSomermeznokta sonĝoJesaThe Yiddish Policeman’s UnionThe Year of Less Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
19
Kun Humphrey Tonkin
Gastas ĉe ni la senkompara kaj nelacigebla ŝekspirologo Humphrey Tonkin, kiu lastatempe aperigis novan tradukon de Koriolano (kiun iniciatis kaj plejparte faris Marjorie Boulton). Ŝekspiro estas nia vera temo, tamen kun multe da diverĝoj en sakstratojn...LigilojNia Viva EpizodoTelegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona KluboMoVeMoTAKEKoriolanoJesaLa murdo de Roger AckroydThe narrow cage Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
18
Nia somero...
Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo!LigilojNia Viva EpizodoTelegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona KluboMoVeMoEventoj:TAKENASK 2023Usona Landa KongresoLibroj:KoriolanoJesaLa murdo de Roger AckroydLa mortsonorilo de ChamblayLa litomiŝla tombejoThe narrow cage Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
17
Nur mezboneta... (kun Karina Oliveira)
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas ŝin pri diversaj temoj: Duolingo, la Esperanto-movado en Brazilo, la graveco de internacieco, kaj kompreneble legataĵoj. Kaj en la fino malkovru tion, kion Rafa opinias "nur mezboneta"...LigilojNia Viva EpizodoTelegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona KluboEventoj:TAKENASK 2023Usona Landa KongresoKontaktoLibroj:KoriolanoMasqueradeEkstrakto el "La Rado de la Tempo" (Tradukita de Don Harlow)Fantaste kaj realeHeartstopperKometo en Mumin-valoSimeono Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
16
Antaŭ la fanoj (vive dum NASK)
Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado.Tiu ĉi estos la lasta epizodo dum iom da tempo--sed ne zorgu! Usone persone revenos por sia dua sezono post somera paŭzo. Ĝis post tio, en Esperantio! ;) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
15
La nepoj nin benos...
Multaj el vi jam konas Alekson Miller, jutubiston kaj aktoron, kiu venas al Usone persone hodiaŭ kiel gasto. Baldaŭ debutos la 5a Usona Bona Filmfestivalo—kiel ĝi estiĝis? Kion celas Alekso kaj Esperanto-USA per ĝi? Plej grave, ĉu la nepoj lin benos?Ligiloj:Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneJutuba kanalo de Esperanto-USAJutuba kanalo de Exploring EsperantoPaĝo pri la Usona Bona Film-Festivalo ĉe Esperanto-USAEventoj:NASK 2023Usona Landa KongresoLibroj:SecesioFalaflo en MacoLa granda kaldronoUnu animo homa Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
14
Litove denove
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por ekscii pri ĉio ĉi…kaj ankaŭ por ekscii pri multaj aliaj flanktemoj kaj diverĝoj en sakstratojn kun viaj perdiĝemaj ĉiĉeronoj Brandono, Rafa, kaj Hanso.Informoj:Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneTikTok de LEJOLinkedIn de LEJOInstagramo de LEJOFejsbukpaĝo de LEJOEventoj:NASK 2023Usona Landa KongresoIJK 2024 en LitovujoLibroj:Beletra Almanako 45SecesioFalaflo en MacoKaj Staros Tre Alte Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
13
La strigo kaj la pitono
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo!Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneInformoj pri Duolingo-kursojInformo pri la forigo de aliaj E-kursoj en DuolingoArtikolo, kiu interesis Hanson en 2015Por lerni pli bone, rezignu bone (artikolo de Hanso pri lingvolernado)NASK 2023Usona Landa KongresoBrita KongresoHistorio de UEAIbere libereAl TorentoInfanoj en TorentoJunuloj en Torento Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
12
Gasto Plene Trompema
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema.LigilojChatGPT en VikipedioUsona Landa KongresoNASK pretiga kursoBrita KongresoUEA en konscio de EsperantistojTartarin de Alphonse Daudet, tradukita de Jean Delor kaj Paul Le BrunAl Torento (senpage alŝutebla)“The Crucible” (Angla Vikipedio) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
11
Ĝuinda por la tuta familio!
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.)LigilojBobelartoINK-konkurso 3Belartaj Konkursoj de UEAThe Starfish and the SpiderI’ll Burn That Bridge When I Get To It!Sundown TownsEnciklopedieto de EsperantoHetajro dancas Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
10
Esperanto reformita?!
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu)? Skribu al [email protected]!Ligiloj:Grava artikolo pri diversaj reformproponoj de Zamenhof en EsperantologioPrimaraj fontoj troviĝas en unua etapo de esperanto (pvz originalaro I); mendebla de JEILa Kanada VerkaroMurdo en EsperantujoSociolekta Triopo (inkl. Ligilojn al la PDF-dokumentoj)The Dawn of Everything: A New History of Humanity (La Krepusko de Ĉio: Nova Historio de la Homaro)Paĝo kun informo pri NI Sequoyah (ankoraŭ nenio pri la lasta novaĵo) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
9
Baza legolisto 1
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld?Baza legolistoLaŭro de la Akademio Mr Tot aĉetas mil okulojnSesdek Ok (Bite kaj papere)Secesio (Bite kaj papere)Making comicsLa Kanada Verkaro Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
8
Mil naŭcent dek
Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller.Artikolo de Sro Mann (La “Mann”-uskripto)1910 en JutuboEbrio de William AuldPasporto al la tuta mondoSesdek Ok (Bite kaj papere)Beletra Almanako 43 (Bite kaj papere)Secesio (Bite kaj papere)AuliBurning Down the HausTokiponoPeter Jameson’s Secret LanguageProverbaroBiblioteko.caAnna de Verdaj GablojMr Tot aĉetas mil okulojn Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
7
Niaj plej bonaj spertoj
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa).Ne hezitu starigi pliajn demandojn al ni per retmesaĝo al [email protected]!LigilojBeletra Almanako 42La EddaLa kurioza incidento de la hundo en la noktoDaniel Stein, interpretantoLa Grafo de Monte-Kristo ĉe FELSea of TranquilityBurning Down the Haus Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
6
Brite sprite
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele!LigilojComplete Esperanto (Librejo Esperanta en Usono)Enjoy EsperantoTraduk-konkurso de EABĈu li bremsis sufiĉe? (senpage kiel bitlibro)Kometo en MuminvaloLa kurioza incidento de la hundo en la noktoSesdek ok (Amazon en Usono) (kiel bitlibro)La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
5
Movemuloj (kun Stela)
Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos. Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj.Ligiloj:Bobelarto (aliĝu tie ĉi al MoVeMo)Year of Magical ThinkingSnow CrashImprov for WritersLa Grafo de Monte-Kristo ĉe FELDebato pri la “Praga Skolo”Belarta Rikolto 2022Proverbaro.netProverboj sub lupeo (interesa komentario pri la proverbaro)Ulysses (tre utila aplikaĵo por organizi verkadon - kvankam nur por la operaciumo Makintoŝo)Scrivner (simile utila, havebla por Vindozo kaj Makintoŝo) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
4
Ĉu Esperanto estas sekto?!
En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto? Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo? Aŭskultu nun por malkovri ĉion ĉi...Pri la demisio en la CivitoThe Satanic VersesKavaliroj de kvardek insulojSolaris (en Usono ĉe Librejo Esperanta)La Grafo de Monte-KristoKantoj tradukitaj de Hanso en KantarVikiEASP kun RafaEkparoluArkones Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
3
Tradukado kaj aliaj mensogoj
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto.Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al [email protected]; se vi mencios vian adreson, ni sendos al vi specialan glumarkon! (Rigardu ĝin; ĝi belas--aparte konsiderante la prezon!) LigilojArkonesPaulus fondintoCivilWarLand in Bad DeclineThe EveryInsulanoj de HemsöLa Grafo de Monte-KristoSlouching Towards Utopia Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
2
Nur duone Usone (kun Stela)
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone. La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon! Tiu ĉi epizodo estas "duone Usone", ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia hejmo en Portugalujo, kaj Stela partoprenas la babiladon de Budapeŝto.Sendu viajn reagojn al [email protected]:BobelartoSur bluaj planedoj (ankaŭ ĉe Book Depository)Infanlibroj de EAB (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta)Libroj de Anna Lowenstein ĉe FEL (ankaŭ bite)INK-konkurso 2Karolo Piĉ (Vikipedio)Lingvo kaj Vivo ĉe UEA (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta)Don Quijote (bite kaj senpage ĉe HEF)La sekreta miraklo ĉe UEABeletra Almanako 43 ĉe UEA (ĉe Amazon)La malamiko de Putin ĉe Book Depository (ĉe Google Play) (ĉe Smashwords)La recenzo de Hanso pri La malamiko de PutinThe Idiot (ĉe Book Depository)La Grafo de Monte-Kristo ĉe FELLa bapto de caro Vladimir ĉe UEANord-Londona KluboArkones Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
-
1
Kvazaŭ komenco
Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn.Ligiloj:Borges kaj Esperanto (Ralph Dumain)Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Fiedler and Brosch) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
No matches for "" in this podcast's transcripts.
No topics indexed yet for this podcast.
Loading reviews...
ABOUT THIS SHOW
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!Reagu per retmesaĝo al [email protected] usonepersone.substack.com
HOSTED BY
Usone Persone
Loading similar podcasts...