EPISODE · Mar 11, 2026 · 56 MIN
Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj!
from Radikala tenero · host Radikala tenero
“Kiam la viroj silentas, estas nia devo, levi niajn voĉojn nome de niaj idealoj.” — Clara ZetkinJen nia epizodo pri la historio de la tago, kiam tutmonde oni festas la “tagon de virinoj” la 8-an de marto. Kaj ne, ni ne volas simple florojn, ni volas rajtojn! Ekkonu la historion de la tago, kial kaj kiam komencis batali virinoj por siaj rajtoj, kiel ili organiziĝis internacie. Ni parolas ankaŭ pri niaj landoj. Do vi povos aŭdi pri la diferenco inter la du Germanioj post la dua mondmilito kaj pri la tago en Hungario el historia perspektivo ĝis ni alvenas al la nuntempo.Kio kolerigas nin nun? :)Ĉu vi protestis dum la tago? Ĉu vi festas ĝin? Kion vi pensas pri la tago? Ĉu ankoraŭ ĝi estas bezonata? Kiajn rajtojn vi volas kiujn vi ankoraŭ ne havas?“Kiel virino mi ne havas landon. Kiel virino mi ne volas landon. Kiel virino mia lando estas la tuta mondo.” — Virginia WoolfNiaj fontoj: https://www.internationalwomensday.com/Activity/15586/The-history-of-IWD (angla)https://www.internationalwomensday.org/history-of-international-womens-day/ (angla)Pri la hungara movado en la sindikatoj: https://www.munkaugyiszemle.hu/nonap-tortenete-es-helye-szakszervezeti-mozgalomban (hungara)Pri la germana historio: https://www.ddr-geschichte.de/GESELLSCHAFT/Feiertage/Frauentag/frauentag.html (germana) kaj dankon al Conny pro la rakontoj pri GDR!Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
Embed this episode
Ready to play
Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj!
No transcript for this episode yet
Similar Episodes
No similar episodes found.