EPISODE · Jun 22, 2026 · 53 MIN
La plej granda fanino kiu iam ajn vivis
from Radikala tenero · host Radikala tenero, Carolin, Stela BM, Brandon Esperanto, and Usone Persone
“Ni vivas en kapitalismo, kaj ĝia potenco ŝajnas neevitebla - sed same ŝajnis tia la dia rajto de reĝoj. Ĉiun homan potencon homoj povas rezisti kaj ŝanĝi. Rezisto kaj ŝanĝo ofte komenciĝas en arto. Tre ofte en nia arto, la arto de vortoj.” — Ursula Le Guin, fama usona sciencfikcia verkistoKun nia gasto Brandono Sowers hodiaŭ ni babiladas pri mojosa parto de historio el la mondo de sciencfikcio kiun vi nepre devas koni.Ni parolos pri Los Anĝeleso en la 1940-aj jaroj kaj pri centra figuro de la movado tie: Myrtle R. Douglas, pli bone konata kiel Morojo. Nun jam rekonata kiel la panjo de rolkostumado kaj laŭ la tiama koramiko Forrest J Ackerman: la plej granda ina fano kiu iam ajn vivis!Morojo kaj Forĵak surhavis la unuan kostumon de la futuro dum la Monda Foiro el 1939 pri kiu ni parolas multe en la epizodo, rigardu fotojn de ĉi tie: https://www.6sqft.com/historic-photos-take-you-back-to-the-1939-new-york-worlds-fair-in-flushing-meadows/ Fotoj pri la sceno de la grupo en Los Anĝeleso: https://www.fiawol.org.uk/fanstuff/THEN%20Archive/Brad4sj/Brad4sj.htm#1.NAMŜia zino (gazeteto) nomiĝis Guteto. Ĝi estas vorto bone rekonebla kaj elektita el la poemo de Zamĉjo, kiun plej verŝajne ajna Esperanto-parolanto rekonas rapide. Esperanto-USA omaĝas al ŝia memoro kaj enorma laboro kiun ŝi kontribuis al Esperantujo per nomado de sia nova eldonejo Guteto.Pri la nova eldonejo de Esperanto-USA vi povas legi detalojn ĉi tie: https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo/La zinoj de Morojo estas skanitaj kaj vi povas legi ilin ĉi tie: https://fanac.org/fanzines/Guteto/La citaĵo fine de la epizodo estas ankaŭ de Ursula Le Guin:"Elpensi nomon de persono aŭ loko estas malfermi la vojon al la mondo de lingvoj, al kiu la nomo apartenas."Nuntempe pluraj podkastoj okupiĝis pri Morojo, kaj ni ankaŭ uzis ilin kiel niaj fontoj por tiu ĉi epizodo:Cos-Story: Morojo: https://overcast.fm/+AAkEAw8qhfwFrom Morojo to Yaya Han: Saluton, Morojo! kaj la inventado de rolkostumado. NASK en Klevlando: https://nask.org/Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com
Embed this episode
Ready to play
La plej granda fanino kiu iam ajn vivis
No transcript for this episode yet
Similar Episodes
No similar episodes found.