MvP010 Amikumu
from Movada vidpunkto Hosted by Eva & Julia & Johannes
Somere 2016 ekestis la ideo krei apon, kiu ebligas al Esperantistoj dinamike ekscii, ĉu kaj kiuj aliaj Esperantistoj troviĝas en onia proksimeco. Nuntempe Chuck Smith kaj Evildea, du tre aktivaj Esperantistoj, gvidas teamon por realigi tiun ideon. Ni parolas kun ili kaj kun niaj tujaj aŭskultantoj pri la konkretaj planoj, la financado, la nuna stato kaj aliaj priaj aferoj. Ni ekscias, ke la apo nur en la unua fazo celas nur Esperantistojn, sed poste ankaŭ homojn de aliaj lingvoj, kiuj volas renkontiĝi kun homoj kun similaj interesoj. La 18an de oktobro 2016 komenciĝas amasfinancada kampanjo ĉe Kickstarter. Do se vi volas subteni la projekton, tio estus unu eblo. Pri ligiloj rigardu la notojn sur la epizoda paĝo
Embed this episode
Chapters
- 0:00 Intro
- 0:34 Bonvenigo kaj prezento de la partorenantoj
- 4:54 Amikumu – nova aplikaĵo por Esperantistoj
- 7:18 Praprojektoj de Amikumu
- 11:44 Kion novan havas la nova Amikumu?
- 21:12 Kiu kiel realigas Amikumu'n?
- 25:10 Kiel financiĝas Amikumu?
- 37:06 Ludaj ecoj de la apo
- 39:16 Sekureco kaj privateco ĉe Amikumu
- 50:12 Dua fazo: plurlingva Amikumu
- 53:10 Rilato kun aliaj sociaj retoj Esperantujaj
- 55:18 Kiom da uzantoj bezonas la apo por stabiliĝi?
- 1:00:06 La nuna stato de Amikumu
- 1:03:44 Rekompencoj por amasfinancantoj
- 1:06:24 Versioj planataj por Amikumu
- 1:09:55 Kiel informiĝi pri Amikumu
- 1:20:51 Konkludo, resumo, adiaŭo
No transcript yet.