Skip to content
Retradio: 2014-05-18 episode artwork

May 15, 2014 <1 min

Retradio: 2014-05-18

from Podkasto BRE Hosted by Miaohui

Retradio 72/2014-05-18 Elsendlisto Budhisma sutro 41. Kverelo inter Du Demonoj 42. Protekti kamelan felon 43. Granda ofero por bagatelaĵo Budhismaj rakonto 4-3. La rakonto de Vidudabo Budhisma muzko Vekiĝo Budisma scio Demandoj 23-26 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 72-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma […]

Episode details come from the podcast's RSS feed.

Embed this episode

Retradio 72/2014-05-18 Elsendlisto Budhisma sutro 41. Kverelo inter Du Demonoj 42. Protekti kamelan felon 43. Granda ofero por bagatelaĵo Budhismaj rakonto 4-3. La rakonto de Vidudabo Budhisma muzko Vekiĝo Budisma scio Demandoj 23-26 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 72-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi! == 41. Kverelo inter Du Demonoj Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj senĉese kverelis tagnokte. Tiam homo venis al ili. Vidinte tion, li demandis: “Kian mirindecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?” La demonoj respondis: “Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero.” Aŭdinte tion, la viro diris al la demonoj: “Forlasu min por momento. Mi juste dividos ilin por vi.” La demonoj konsentis kaj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj. La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio. La homo diris al ili: “Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun.” Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per praktikadoj de bonkonduto, almozdono, disciplino kaj meditado. == 42. Protekti kamelan felon Komercistoj faris komercan vojaĝon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin. Antaŭ ol forlasis la komercistoj, la estro restigis du lernantojn kaj ordonis al ili: “Bone protektu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo.” Ekpluvis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed tute detruis la teksaĵon pro tio. La prezo de teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro malsaĝo. La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La teksaĵo signifas abstinadon de mortigo; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por fariĝi budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas oferi monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn, kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ por la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi de renaskiĝo en la kvin statoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. Do religianoj devas atenteme abstini de mortigo. == 43. Granda ofero por bagatelaĵo Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo. Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda[...]

Ready to play

Retradio: 2014-05-18

0:00 0:01

No transcript yet.

Requests help us decide what to transcribe next.

Frequently asked questions

How long is this episode of Podkasto BRE?

This episode is 0 minutes long.

When was this Podkasto BRE episode published?

This episode was published on May 15, 2014.

Can I download this Podkasto BRE episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.