EPISODE · May 22, 2014 · 0 MIN
Retradio: 2014-05-25
from Podkasto BRE · host Miaohui
Retradio 73/2014-05-25 Elsendlisto Budhisma sutro 44. Satiĝo pro la duona kuko 45. Gardi pordon Budhismaj rakonto 4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria Budhisma muzko Mantro de Avalokiteŝvaro Budisma scio Demandoj 27-34 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 73-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma […]
Embed this episode
What this episode covers
Retradio 73/2014-05-25 Elsendlisto Budhisma sutro 44. Satiĝo pro la duona kuko 45. Gardi pordon Budhismaj rakonto 4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria Budhisma muzko Mantro de Avalokiteŝvaro Budisma scio Demandoj 27-34 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 73-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi! == 44. Satiĝo pro la duona kuko Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post la manĝado de ses kukoj kaj duono. Li ege bedaŭris kaj permane sin batis. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko satigos min, mi devus manĝi ĝin unue.” Homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. En la homa vivo mankas eterna feliĉo ekde la komenco, sed ili strebas por la eterna feliĉo pro malsaĝo. Pro la senscieco ili opinias, ke riĉaĵo povos doni al ili feliĉon, tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Ili suferas multe por gajni riĉaĵon, pro protektado de la gajnita riĉaĵo, kaj pro la sopiro al la perdita riĉaĵo. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, se oni surhavas vestaĵon, ili sin opinias feliĉaj, sed por la feliĉo ili suferas de la klopodo. Budhoj diras, ke de suferego plenas la tri vivstatoj kun deziro, kun formo kaj sen formo en la metempsikozo, sed la vivestaĵoj sin opinias feliĉaj pro malsaĝo.” == 45. Gardi pordon Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen. Antaŭ la foriro li ordonis al sia servisto: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.” Post kiam la mastro foriris el sia domo, vaganta muzikisto ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Por aŭskulti muzikon, li ŝnure ligis la pordon al la azeno, kaj kondukis tiun al la ludejo. Dum la servisto ne estis hejme, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn. Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?” La servisto respondis: “Via moŝto nur ordonis, ke mi gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio.” La mastro kulpigis lin: “Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵojn. Nun ĉiuj havaĵoj jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?” La malsaĝuloj en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto ankaŭ estas la servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis al siaj disĉiploj observi disciplinojn por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de pasioj. Sed iuj bikŝuoj ne kondutis laŭ la budha instruo. Ili ŝajnigis mediti en kvieta loko kaj mensogis pri sia pureco pro avido al profito. Sed ili distriĝis pro avido al la kvin pasioj, konfuziĝis pro vidaĵo, sono, odoro kaj gusto, blindiĝis de senscieco, ligiĝis de pasia ŝnuro kaj perdis ĉiujn trezorojn de ĝustaj atentemo, pripensado, praktikado kaj iluminiĝo. == Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj! == Estas malsaĝe kroĉiĝi al la sensoj 4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria Por homo de senĉesa deziro Kiu kolektas nur plezur-florojn Por homo kun kroĉiĝema menso Subigas Morto la suvereno Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho recitis tiun ĉi kvarverson rilate al Patipuĝika Kumaria. Patipuĝika Kumaria estis virino de Sravastio. Ŝi edziniĝis en la aĝo de dek ses jaroj kaj havis kvar filojn. Ŝi estis virta kaj malavara virino, kiu ŝatis doni almozon de manĝaĵo kaj aliaj vivbezonaĵoj al monaĥoj. Ŝi ofte iris al monaĥejo, faris purigadon, plenigis urnojn ka[...]
Ready to play
Retradio: 2014-05-25
No transcript for this episode yet
Similar Episodes
No similar episodes found.