Skip to content
Retradio: 2014-06-01 episode artwork

May 31, 2014 <1 min

Retradio: 2014-06-01

from Podkasto BRE Hosted by Miaohui

Retradio 74/2014-06-01 Elsendlisto Budhisma sutro 46. Ŝteli gruntbovon 47. Imiti birdan pepadon Budhismaj rakonto 4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo Budhisma muziko Muziko de Zen-budhismo Budisma scio Demandoj 35-42 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 74-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, […]

Episode details come from the podcast's RSS feed.

Embed this episode

Retradio 74/2014-06-01 Elsendlisto Budhisma sutro 46. Ŝteli gruntbovon 47. Imiti birdan pepadon Budhismaj rakonto 4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo Budhisma muziko Muziko de Zen-budhismo Budisma scio Demandoj 35-42 de ĉapitro 2 == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 74-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi! == 46. Ŝteli gruntbovon Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis. La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la formon de la bovo, li demandis vilaĝanojn: “Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?” La vilaĝanoj respondis: “Ni ne havas vilaĝon.” Li demandis: “En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?” La vilaĝanoj respondis: “Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo.” Li demandis: “Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?” La vilaĝanoj respondis: “Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto.” Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?” La vilaĝanoj respondis: “Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo.” Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?” La vilaĝanoj respondis: “Ne troviĝas la tagmezo.” La perdinto diris: “Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?” La vilaĝanoj do konfesis: “Jes, ni vere ĝin formanĝis.” Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj povas travidi per sia magia rigardo, do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon de ili simile al la nekaŝebla fakto ŝteli la bovon. == 47. Imiti birdan pepadon Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo. Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: “Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi verdajn lotusflorojn. Se ne, mi eksiĝos de vi.” Antaŭe la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn. La gardisto de la lageto demandis: “Kiu estas en la lageto?” La malriĉulo pretervole respondis: “Akvobirdo.” La gardisto kaptis la malriĉulon kaj ekkondukis lin al la reĝo. Sur la vojo la malriĉulo denove pepadis. La gardisto diris: “Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?” Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo kaj neniam lernas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto per forto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la akvobirdo nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo. == Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj! == Monaĥo en la vilaĝo 4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo Kiel abelo en floro Damaĝas nek koloron nek aromon Sed nur kolektas nektaron kaj forflugas Tiel kondutas la Saĝulo. Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la ĉefdisĉiplo Maha Mogalano kaj mizera riĉulo Kosijo. En la vilaĝo de Sakaro proksima al Raĝagaho mizere vivis riĉulo nomata Kosijo, kiu neniam volis doni eĉ plej malgrandan parton de sia havaĵo. Iutage, la riĉulo kaj [...]

Ready to play

Retradio: 2014-06-01

0:00 0:01

No transcript yet.

Requests help us decide what to transcribe next.

Frequently asked questions

How long is this episode of Podkasto BRE?

This episode is 0 minutes long.

When was this Podkasto BRE episode published?

This episode was published on May 31, 2014.

Can I download this Podkasto BRE episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.