Retradio: 2014-06-08
from Podkasto BRE Hosted by Miaohui
Retradio 75/2014-06-08 Elsendlisto Budhisma sutro 48. Vulpo kaj arbo 49. Disputo pri la trovitaj haroj 50. Kuraci ĝibon Budhismaj rakonto 4-6. La rakonto de la asketo Pavejo Budhisma muziko Muziko el Guzheng Budisma scio Demandoj 43-48 de ĉapitro 2 Valora homa vivo Kio estas la vivo == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 75-a elsendo […]
Embed this episode
What this episode covers
Retradio 75/2014-06-08 Elsendlisto Budhisma sutro 48. Vulpo kaj arbo 49. Disputo pri la trovitaj haroj 50. Kuraci ĝibon Budhismaj rakonto 4-6. La rakonto de la asketo Pavejo Budhisma muziko Muziko el Guzheng Budisma scio Demandoj 43-48 de ĉapitro 2 Valora homa vivo Kio estas la vivo == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 75-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo”. Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi! == 48. Vulpo kaj arbo Vulpo kuŝis sub arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi fermis la okulojn pro timo kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon. Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis vespero kaj ne volis reiri al la antaŭa loko. Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirante, “Ĝi vokas min.” Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo. == 49. Disputo pri la trovitaj haroj Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo. Unu el ili diris: “Jen barbo de ermito.” La alia diris: “Ne, tio estas haroj de bruna urso.” Tiam ĉe la rivero loĝis ermito. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti de li instruon. La ermito tuj elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: “Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo.” La ermito ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio. La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn. == 50. Kuraci ĝibon Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj konsultis kuraciston por resaniĝi. La kuracisto ŝmiris buteron sur la korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio. Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian malutilon. Mortinte, ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn pro sufero. == Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj! == Rigardi sin mem sed ne aliajn 4-6. La rakonto de la asketo Pavejo Oni devas serĉi en si mem La aferojn faritajn kaj ne faritajn, Sed ne en la rivaloj kion ili faras aŭ malsukcesas. Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la asketo Pavejo kaj riĉulino. Iu el la plej proksimaj najbaroj de la riĉulino aŭskultis la budhan predikadon pri la darmo kaj laŭdis la virtojn de la Budho en multaj manieroj post la reveno, dirante: “Kiel bona estas la budha predikado pri la Darmo!” Kiam la riĉa virino aŭdis, ke ŝiaj najbaroj tiel laŭdas la Budhon, ŝi ankaŭ deziris iri al la monaĥejo por aŭskulti la darmon. Ŝi do demandis nudan asketon, dirante, “Nobla sinjoro, mi deziras iri aŭskulti la budhan instruon.” Sed malgraŭ ke ŝi faris multajn petojn, la nuda asketo deadmonis ŝin de tio, dirante, “Ne iru.” La virino pensis: “Se la nuda asketo ne perm[...]
No transcript yet.