Skip to content
Retradio: 2014-06-15 episode artwork

Jun 14, 2014 <1 min

Retradio: 2014-06-15

from Podkasto BRE Hosted by Miaohui

Retradio 76/2014-06-15 Elsendlisto Aktualaĵo Someraj aktivadoj de Esperanto en Urbo Xi’an Budhisma sutro 51. Komuna servistino 52. Muzikisto kaj la reĝo 53. Reciproka venĝo 54. La kapo kaj vosto 55. Lojala Subulo Budhismaj rakonto 4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo Budhisma muziko Muziko el Antikva Ĝengo Valora homa vivo Viaj vortoj estas la vojoj […]

Episode details come from the podcast's RSS feed.

Embed this episode

Retradio 76/2014-06-15 Elsendlisto Aktualaĵo Someraj aktivadoj de Esperanto en Urbo Xi’an Budhisma sutro 51. Komuna servistino 52. Muzikisto kaj la reĝo 53. Reciproka venĝo 54. La kapo kaj vosto 55. Lojala Subulo Budhismaj rakonto 4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo Budhisma muziko Muziko el Antikva Ĝengo Valora homa vivo Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem == Saluton, karaj amikoj! Bonvenon en nia 75-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Aktualaĵo”, “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Valora homa vivo”. Nun estas la tempo por “Aktualaĵo”. Bonan aŭdeblecon al vi! == Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi’an de Shaanxi, Ĉinio Saluton, karaj amikoj! Nun ni elsendas informon pri la someraj aktivadoj okazontaj en Urbo Xi’an, unu el la belaj antikvaj urboj en Ĉinio. Xi’an-a Somera lernejo de Esperanto okazos ekde la dektria de julio ĝis la dekkvara de aŭgusto en monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui gvidos la kurson. Iom post tio, okazos la Orienta Esperanta Seminario en Urbo Xi’an ekde la deksesa ĝis la dudektria de aŭgusto. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la seminario. Bonvolu kontakti sinjoron Trezoro por aliĝo al la seminario. Lia retadreso estas: [email protected] Hieraŭ ni komencis la esperantan kurson por instruaj volontuloj en Monaĥejo tiefosi, kaj nia kurso daŭros ĝis la komenciĝo de la somera lernejo de Esperanto. Ĝuste pro tio nia elsendo paŭzos tri monatojn por ke ni havu pli da tempo kaj energio en preparado de la someraj aktivadoj, do la nuna elsendo estas la lasta en la antaŭa duonjaro, kaj ni reelsendos ĝin en septembro, tri monatoj poste. Ĉion bonan al vi! == Post la aktualaĵo sekvas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi! == 51. Komuna servistino Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: “Lavu miajn vestaĵojn.” Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: “Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?” Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin. Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj. == 52. Muzikisto kaj la reĝo Iam antaŭe, muzikisto ludis muzikon por la reĝo kaj tiu promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam la muzikisto postulis la pagon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson. La reĝo do diris al li: “Vi ludis muzikon, kiu nur plaĉis al miaj oreloj. Kaj mi promesis pri pago ankaŭ por plaĉi al viaj oreloj.” La rezulto en la homa vivo ankaŭ estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondo de homoj kaj ĉieluloj povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al sono de muziko. == 53. Reciproka venĝo Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn masaĝi po unu el la piedoj aparte de tempo al tempo. La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia. Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono. Post kiam li revenis, li koleris pro tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi. Iuj lernantoj de budhismo ankaŭ kondutas same. La lernantoj de mahajano riproĉis hinajanon, dum la lernantoj de hinajano reciprokis ilin pri mahajano, kaj tiel ili detruas budhisman instruon de ambaŭ skoloj. == 54. La kapo kaj vosto Iam vivis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: “Mi devas rampi antaŭe.” La kapo respondis: “Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstat[...]

Ready to play

Retradio: 2014-06-15

0:00 0:01

No transcript yet.

Requests help us decide what to transcribe next.

Frequently asked questions

How long is this episode of Podkasto BRE?

This episode is 0 minutes long.

When was this Podkasto BRE episode published?

This episode was published on June 14, 2014.

Can I download this Podkasto BRE episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.