PODCAST · education
La Bona Renkontiĝo
by Stela Besenyei-Merger
Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!
Episodes
-
Enkonduko de la nova serio pri denaskuleco
Rebonvenon al LaBoRen! En la enkonduka epizodo vi aŭdos pri kio temas la nova serio de La Bona Renkontiĝo. Ni okupiĝas pri la temo de denaskuleco. Aperos intervjuoj kun diversaj homoj: aktivuloj, denaskuloj, gepatroj rilate al la temo de edukado kun Esperanto. La projekton helpas ESF...
-
Neŭtralismo ne estas tiom neŭtrala – intervjuo kun Xana Paz
Xana estas portugala aktivulo de 20 jaroj. Ni babilados pri tio kion ŝi faras en SAT. Kiel tio rilatas al esti neŭtrala. Aŭ al formaleco. Ni parolos pri la loka movado en ŝia urbo, Oporto, Portugalio. Ŝi rakontas kiel interesaj diskutoj dum renkontiĝoj montras la valoron de Esperanto, ĉar vi…
more -
Post la reta IJK
En la enkonduka epizodo pri la reta IJK kie mi parolis pri miaj duboj pri organizado de reta renkontiĝo tiel ambicia kiel IJK. Nun mi prezentas al vi rezulton. Kiel okazis la IJK? Kiaj estis la spertoj? Kiuj programeroj sukcesis la plej bone? Kian kritikon mi povas trovi. Speciala parto de tiu ĉi...
-
IJK reta
Mi parolas pri la sperto organizi la unuan retan IJK-on! Ŝanĝi de persona renkontiĝo al reta, kiel fari tion? Kio estas tio? Kiaj defioj aperas? Kiaj eblecoj aperas kiuj ne ekzistis antaŭe? Kio same malfacilas? Pri kio oni plendas nun? Mi esperas, ke tiu ĉi epizodo inspiros vin por konsideri…
more -
La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei
Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei. En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi: pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi...
-
Malmultkostaj programeroj! Sed kiel?
Malmultkostaj programeroj! Bone, sed serioze, kiel fari tion? Kompreneble ni scias, ke bezonatas atentado pri la budĝeto: oni bezonas trovi neluksan ejon, kaj manĝon, poste nur prepari malmultkostajn programerojn kaj la tuton orkestri. Sonas facile? Certe ne! La fakto, ke junularaj renkontiĝoj...
-
La bonŝanca denaskulo - intervjuo kun Klára Ertl
Stela intervjuas Klára Ertl pri denaskuleco. Ŝi estas juna psikologo de Amsterdamo, kaj havas multe da similaj spertoj kiel Stela. Estis tre gaja babilado pri familio, lingvoj, landoj kaj kulturoj. En tiu ĉi epizodo ni babiladis: pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis...
-
Rokstelulo de du mondoj - intervjuo kun Bertilo Wennergren
Stela intervjuas Bertilo Wennergren, kiu iĝis konata unue kiel rokmuzikisto en la Esperanto-rokbandoj Amplifiki kaj Persone. Nuntempe lia nomo pli ofte aperas rilate al Esperanto-gramatikaĵoj. Nome PMEG, aŭ Pomego (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), kies verkanto li estas. El tiu ĉi babilado...
-
Helpas min la tuta mondo - intervjuo kun Rob Moerbeek
Stela intervjuas Rob Moerbeek, kiu estas konata kiel LA provleganto de Esperantujo. Li laboris 32 jarojn, inter 1969 kaj 2001 kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj poste daŭrigis volontule la laboron. Li estas honora membro de UEA, ILEI, ISEA. Por lia laboro li iĝis Kavaliro dum la…
more -
Mi bezonas teamanojn!
Kiel trovi teamanojn? Kiel trovi homojn, kiuj volonte helpas realigi vian renkontiĝon? 5 konsiloj por sukcesi en via varbado!
-
La 5 plej grandaj eraroj de organizado
En tiu ĉi speciala epizodo mi pridiskutas kiuj estas la kvin plej grandaj eraroj dum la organizado de junularaj eventoj kaj laŭ eble kiel plej bone eviti ilin. Ĉu vi konsentas pri la elekto? Ĉu vi pensas, ke grava eraro mankas? Ĉu vi ŝanĝus la sinsekvon en la listo? Via opinio gravas! Skribu al…
more -
Kiel verdigi vian renkontiĝon?
En tiu fina epizodo de la dua serio vi povos aŭdi ideojn pri kiel pensi pri la naturo, kaj protektado de la medio dum via renkontiĝo. Kiel atenti pri tio, ke via renkontiĝo kiel eble plej malmulte da rubaĵo produktu? Oni povas fari (pli) ekologian trinkejon kaj gufujon! Kaj kion vi povas fari...
-
Kiel vi ĝuos vian propran renkontiĝon?
Ripozado dum via renkontiĝo fakte signifas bonan planadon de la laboro antaŭ via evento komenciĝas. Kiam vi planas vian laboron, ankaŭ tion planu kiam vi ripozos. Kiel vi dividos la taskojn, ke la organizantoj povu ĝui la renkontiĝon ankaŭ. Tiun taskon vi povos bone fari, se vi jam estas iom pli...
-
Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer
Gunnar R. Fischer, pli bone estas konata kiel Dĵ Kunar en la Esperanto-movado. Estas honoro, ke li iĝis la unua persono kiun por tiu ĉi podkasto Stela intervjuas. Gunnar estas denaskulo el Germanio kaj eksa-prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Li estis organizanto de la legenda Internacia...
-
Ŝildoj, mapoj kaj surloka informado
Viaj partoprenantoj jam alvenis kaj akceptiĝis, sed nun bezonas informojn por komenci ekĝui la renkontiĝon. Kio, kie estas? Kie trovi la etoson? Krom la tre praktikaj konsiloj mi komencos la epizodon per la klarigado kiom da energio vi povas ŝpari por viaj organizantoj per respondado de demandoj...
-
Bonvenon! La akceptado de la partoprenantoj
Kion vi bezonas en via organizantejo? Kiel fari bonan akceptejon de via renkontiĝo? Kiel elekti la lokon por ili? Same kiel pri multaj aliaj aferoj la serĉado kaj elektado de ejo por via renkontiĝo ankaŭ dependas de tio, ĉu vi havos lokon por instali bonan organizantejon. Se vi havas oportunan...
-
Parolu pli laŭte! Sonsistemoj kaj koncertoj
Kiel organizi koncertojn por via renkontiĝo? Kiom da homoj povas maksimume ĝui akustikan koncerton? Kio estas fakte akustika koncerto? Kiujn erarojn ne faru dum la antaŭpreparado de la vespera programo? Kiel ne kriu al viaj partoprenantoj? Bone, tiu ĉi demando ja estas facile. Neniu ŝatas se oni...
-
Varbu por via renkontiĝo!
Kiel varbi por via renkontiĝo? Ne estas sekreto, ke Esperantio ankoraŭ ne estas grandega, do persona varbado estas la plej bona metodo por inviti homojn al via renkontiĝo. Mi rakontas iomete pri tio, kiel oni varbis antaŭ la interreto ekzistis, kaj nun kun la apero de sociaj retejoj uzu la...
-
JES 2017/2018 - la plendoj!
JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis bona! Sed tamen, la organizantoj faris kelkajn sufiĉe grandajn erarojn. En tiu ĉi epizodo sincere kaj direkte dispecigos tiujn fuŝojn. Proponos kelkajn aferojn kion fari aŭ ne fari la sekvan fojon. Kiu plendo mankas? Ĉu estis io kio al vi…
more -
JES 2017/2018 - la laŭdoj!
JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis tre bonetosa! Venu unue la laŭdoj de la renkontiĝo, kion faris bone la organizantoj? Kion indas kopii de ili? Ĉu estas laŭdo, bonaĵo kiu mankas? Kio plaĉis al vi dum la JES?
-
Havu informplenan retpaĝon!
Multe da renkontiĝoj havas retpaĝon, sed ĉu bonan? Kiajn informojn vi aperigu, kio gravas? Kio estas la plej granda miskompreno rilate al retpaĝoj? Kiuj estas tiuj du tute malsamaj taskoj kiuj ligiĝas al ĝi? Konsiloj pri diversaj partoj de la retejo, listo de kiajn informojn viaj partoprenontoj...
-
Kiel GLAT-igi, alirebligi vian renkontiĝon?
Kiel certiĝi, ke viaj partoprenantoj bone fartos dum via renkontiĝo? Venu epizodo numero 2 pri viaj partoprenantoj! La graveco de bona informado, konduto-reguloj, kaj multe pli... Komprenu, ke vi devas atenti pri tio kio igas viajn partoprenantojn farti (mal)bone dum via renkontiĝo. Multe da...
-
Kiajn dokumentojn vi bezonas?
Mi ŝparos por vi multe da tempo per tiu ĉi epizodo! Vi aŭdos kiel elekti dokumentujon kiu pleje kongruas kun via stilo de organizado. Kiajn bazajn dokumentojn vi bezonas por la organizado? La ekzemplo kiun mi uzas estas mia metodo por trovi la ĝustan ejon de renkontiĝo. Mi montros kial gravas…
more -
Kiel bone kunsidi?
La dua serio revenas per epizodo pri kiel bone, do fakte efike kunsidi. Ĉu vi sciis, ke por bona kunsido vi ne bezonas ĉiujn el via teamo? Kaj tion, ke la antaŭpreparo same gravas kiel la kunsido mem? Decidu kiel vi komunikos en via teamo, kaj poste havu klaran planon por kiam, pri kio kaj kun…
more -
Bazaj demandoj por plani renkontiĝon - resumo
Ni alvenis al la lasta epizodo de la unua serio de #LaBoRen! En tiu ĉi duonhoro mi uzos la tempon por kunigi la sciindaĵojn de la naŭ epizodoj en la formo de demandoj. Mi resumos tre rapide pri kio mi parolis ĝin nun, kiajn konsiderindaĵojn vi havu antaŭ komenci organizi por doni plenan bildon…
more -
Kion enhavas la kotizo?
Kiam vi organizas renkontiĝon vi kutime kalkulas kotizon por pagigi per viaj partoprenantoj. Kion ĝi enhavas? Kio ĝi estas, kion ĝi ne enhavas? Tiun komplikan demandon kun siaj kelkfoje malfacilaj reguloj provas mi iom pli simpligi por vi. Kiel ĉiam, gravas kion vi volas organizi kiajn…
more -
Kiuj partoprenos vian renkontiĝon?
Kiel organizantoj kiel ni povas pensi pri niaj partoprenantoj? Kiaj kategorioj estas? Ĉu partoprenanto ne estas "simple" partoprenanto? En tiu ĉi epizodo mi rakontos al vi kiel mi pensas pri la partoprenantoj, kiel tio helpas min pripensi la programerojn, kiel influas tio la organizadon. Havado…
more -
Kion vi demandu en la aliĝilo?
Vi havas renkontiĝon, vi volas, ke homoj partoprenu. Sed por ke ili povu informi vin, ke ili fakte volas partopreni, ili devos plenigi aliĝilon por vi. Kio estu en la aliĝilo? Kio gravas? Kial gravas aliĝilo? Kiujn datumojn vi bezonos, kiujn ne? Kion konsideri? Kiel aliĝilo helpas vian…
more -
Kial gravas viziti la ejon?
Vizitado de la ejo signifas multe pli ol vi pensas. Kompreneble, vi povas havi bonan ideon pri la ejo de via futura renkontiĝo tra la retejo, vidante kelkajn fotojn kaj priskribon pri la ĉambroj, komunaj ejoj. Tamen estas tute alia afero fakte esti surloke kaj persone povi sperti la etoson. Ne…
more -
Pri la manĝado
Eble vi ankoraŭ neniam pensis pri tio, ke manĝado estas programero. Grava parto de la organizado, ofte temo por la plej multe da plendoj dum via renkontiĝo. Ĝi prenas sufiĉe multe da tempo kaj samtempe donas la kadron al via taga programo. Dum junularaj renkontiĝoj oni ĉiam organizas tion por la...
-
Kiel elekti ejon?
Kie okazas via renkontiĝo estas unu el la kernaj demandoj de organizado. Depende de tio kian renkontiĝon vi volas fari, vi elektas la ejon. Tio estas la ora regulo: vi devas bone pripensi kion vi ne volos negoci rilate al viaj bezonoj por realigi la renkontiĝon, kiun vi volas. Junularaj…
more -
Kion faras ĉeforganizanto?
Unu el la plej interesaj misteroj de la Esperanto-movado laŭ mi estas pensi ke oni povas havi renkontiĝon sen ĉeforganizanto. En tiu ĉi epizodo mi provas konvinki vin ke ne komencu serioze organizi renkontiĝon sen decidi, kiu estos la ĉeforganizanto de via evento. Mi klarigas kial oni bezonas…
more -
Kial vi organizas?
Mi traktas la plej gravan demandon rilate al la organizado. Kial vi volas organizi? Kiuj estas viaj motivoj? Kio certigos, ke vi faros la laboron de la organizado? Antaŭ vi komencas ion ajn fari: pripensu kio estas la celo de via renkontiĝo, ĉar tio difinos viajn taskojn. Kian ejon serĉi, kie...
-
Bonvenon al LaBoRen!
Kio estas La Bona Renkontiĝo projekto? Kaj kiu estas mi, Stela? En la enkonduka epizodo de la serio mi prezentas min, iomete rakontas pri miaj spertoj en la movado kaj pri la celoj de la projekto. Kio ĝi estas, kion mi esperas transdoni en la podkastoj. Mi klarigas ke laŭ mi kiaj aranĝoj ekzistas...
We're indexing this podcast's transcripts for the first time — this can take a minute or two. We'll show results as soon as they're ready.
No matches for "" in this podcast's transcripts.
No topics indexed yet for this podcast.
Loading reviews...
ABOUT THIS SHOW
Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!
HOSTED BY
Stela Besenyei-Merger
CATEGORIES
Loading similar podcasts...