E_elsendo el la 10.07.2026 episode artwork

EPISODE · Jul 11, 2026 · 24 MIN

E_elsendo el la 10.07.2026

from Pola Retradio en Esperanto

En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207. Ni  informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj  mondonacoj  ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms. • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 - ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu troviĝas multaj domoj kun surmuraj reproduktaĵoj de bildoj de van Gogh, kaj kie en aŭgusto okazos la 2-a, dediĉita al tiu ĉi fenomeno, festivalo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Internacia Tago de Espero la 12-an de julio, lige kun kiu UEA adresis specialan mesaĝon. Plena teksto: uea.org/gk/1309a1. La akompana al la programinformo foto prezentas fragmente la tombon de Przemek Wierzbowski, konata bjalistoka E-aktivulo, antaŭ la oficiala inaŭguro de la sepultaj solenaĵoj ĉe Farny-tombejo; En nia raporto ni uzis fragmentojn de la muzika ornamo de la ceremoni-majstro Lech Jan Mazurek. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Episode metadata supplied by the publisher feed · Published Jul 11, 2026

Embed this episode

NOW PLAYING

E_elsendo el la 10.07.2026

0:00 24:19

No transcript for this episode yet

We transcribe on demand. Request one and we'll notify you when it's ready — usually under 10 minutes.

No similar episodes found.

No similar podcasts found.

Frequently Asked Questions

How long is this episode of Pola Retradio en Esperanto?

This episode is 24 minutes long.

When was this Pola Retradio en Esperanto episode published?

This episode was published on July 11, 2026.

Can I download this Pola Retradio en Esperanto episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.
URL copied to clipboard!