PODCAST · society
Pola Retradio en Esperanto
by Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
-
25
E_elsendo el la 25.08.2026
En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas la prezidanto de la BK-oj Miguel Fernández. La sondokumento aperas en la reredaktita formo por la bezonoj de la elsendo. Ĝi estas trovebla en la fb-a profilo de Amikoj de Belartaj Konkursoj de UEA. La plia sondokumento rilatas al la lastaj minutoj de la omaĝa evento, “#Kalocsay 50 kaj #Auld 20: memore al elstaraj poetoj”. En ĝi István Ertl eksplikas, kiel kreiĝis la poemo de Wiliam Auld „La Plenumo” kaj legas ĝian tekston, Bruĉjo Casini prezentas anekdoton pri tio, kiel okazis, ke William Auld tradukis en Esperanton ĉiujn Ŝekspir-sonetojn. La scenon fermas la muzikigita versio de „La Plenumo” kantita sub la gvido de Zdravka Bojčeva. • En la komenco de la elsendo ni prezentas – krom elektitaj historiaj datoj de 25.08 – kulturkronikajn informojn. Temas pri nekonataj manuskriproj de s-ta Aŭgusteno en Pelplin; pri la kreiĝinta Historia Centro de Templanoj en Opatów kaj porokaza ekspozicio; pri la daŭranta en Varsovio festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. • La foto akompananta la programinformon prezentas scenon, en kiu Tim Owen en la nomo de EAB anoncas, ke la gajnita premio en la Belartaj Konkursoj pro La Libro de la Jaro riĉigos la Konton Espero de UEA, kiu celas helpi esperantistajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
24
E_elsendo el la 20.08.2026
En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fermi la urban pordegon. • Ni transdonas la informon pri la forpaso de nova Honora Membro de UEA, 100-jara Martin Stuppnig. Li estis nia tre aktiva aŭskultanto kaj ofta gasto de la redakcio. Ni memorigas arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun Martin Stuppnig pri lia partoprenado en la E-feriadoj en Międzygórze kaj en Kudowa. • La programinformon akompanas foto de Heidi Goes pri la Libroservo dum la 111-a UK. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
23
E_elsendo el la 15.08.2026
En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kováts pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj per la Diplomo pro la Elstara Arta Agado. Tiu listo aperis postkongrese kiel la Gazetara Komuniko de UEA: uea.org/gk/1320a1. • Kiel ni informas en la elsendo en la paĝo de la Pola Nacia Biblioteko aperis ampleksa pollingva informo pri la 111-a UK, dum kies Esperantologia Konferenco oni parolis pri bibliotekaj kolektoj, i.a. Biblioteko Hector Hodler en Varsovio: https://www.bn.org.pl/aktualnosci/6200-biblioteka-narodowa-na-111-swiatowym-kongresie-esperanto.html. • Komence de la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas elektitaj kalendarfoliaj datoj ligitaj kun la 15-a de aŭgusto. • La foto akompananta la programinformon prezentas publikan dankesprimon al la CO kaj Kongresa Fako. En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanto de Kajto „Mia koro estas birdo” el la KD „Sen timo”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
22
E_elsendo el la 08.08.2026
En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi – laŭ la sinsekvo de la programo – la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de la Premio Onisaburo Deguchi, kiu iris al kubaj esperantistoj. Fine aŭdiĝas la ferma parolado de la UEA-prezidanto, Fernando Maia. • La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la Kongresa Flago el la manoj de la prezidanto de la graca LKK, Ewald Schick al la LKK-prezidanto de la Melburna UK, Sandor Horvath. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
21
E_elsendo el la 06.08.2026
En la 1492-a E_elsendo el la 06.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Redulez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al la bunta scienca programo de la 111-a UK en Graz. En nia raporto ni informas pri la riĉa turisma programo de la 111-a UK, inkluzive de la merkreda Ekskursa Tago. Ni informas pri la ĵaŭda 4-sesia Esperantologia Konferenco kaj pri omaĝaj programeroj dediĉitaj al Kalocsay kaj Auld unuflanke kaj aliflanke pri la forpasinta en decembro Roman Dobrzyński, dokumentisto de Esperantujo. • La foto akompananta la programinformon rilatas al la Esperantologia Konferenco kaj prezentas Klaus Schubert, kiu enkondukas Gabriela Skonieczna al ŝia prelego, dediĉita al defioj kaj ŝancoj de la Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .
-
20
E_elsendo el la 04.08.2026
En la 1491-a E_elsendo el la 04.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia marda sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de reprezentanto de edukado.net kaj KER-ekzamenoj de UEA, Katalin Kováts kaj la salutmesaĝo de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Ni interparolas kun Adjévi Adjé por ekscii novaĵojn pri la E-movado en Afriko, la funkciado de afrika budo ĉe la 111-a UK kaj publika renkontiĝo kun kongresanoj. Ni mallonge enrigardis la nunjaran kunsidon de Oomoto. Niaj pliaj sondokumentoj rilatas al la omaĝa kunsido honore al Probal Dasgupta, en kiu aŭdiĝas la enkondukaj vortoj de So Jinsu kaj omaĝaj vortoj de Humphrey Tonkin. En la fino informante pri aparta programero „Astrofiziko rakontas muzikon” ni citas el la muziko aŭdiĝinta en ĉi tiu proramero. • La foto akompananta la programinformon rilatas al Oomoto-kunsido dum la 111-a UK en Graz. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
19
E_elsendo el la 03.08.2026
En la 1490-a E_elsendo el la 03.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutoj de TEJO, kiujn transdonis ĝia prezidantino, Ana Ribeiro. Temas krome pri la salutoj de ILEI, kiujn transdonis la vicprezidantino de la Ligo, Alessandra Madella. Lunde mi renkontiĝas kun i.a. Heather Heldzingen ĉe la giĉeto de la 112-a UK en Melburno. Ni informas pri tre sukcesa renkontiĝo de E-radioj kun reprezentantoj de la melburna 3ZZZ, kun redaktorino de E-elsendoj de Radio Vaticana – Marija Belošević, kaj reprezentantoj de la Pola RetRadio – Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot. Sian aktivan laboron en la Komitato de UEA proksimigas komitatano de Usono, Brandon Sowers. Kaj krome hodiaŭ iom da muziko – citaĵoj el koncerto dum la Nacia Vespero en la dimanĉa programo kaj el la koncerto de Kroata Muzika Bukedo de la lunda kongresa programo. • La foto akompananta la programinformon prezentas reprezentantojn de la 112-a UK en Melburno ĉe ilia kongresa giĉeto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .
-
18
E_elsendo el la 02.08.2026
En la 1489-a E_elsendo el la 02.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas sondokumentojn el la unua parto de la Solena Inaŭguro. Bonvenigan saluton de la prezidanto de LKK, Ewald Schick. La mesaĝon de Margaret Zaleski-Zamenhof lige kun la kongreso kaj ĝia temo „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Tiun temon proksimigas la reĝisoro de la kongresa temo, Michael Boris Mandirola. Plia sonsceno rilatas al la omaĝo al mortintaj lastatempe esperantistoj. Ni informas pri novaj Honoraj Membroj de UEA. En la fino aŭdiĝas la Kongresa Parolado de UEA-prezidanto, Fernando Maia. Per lia solena deklaro pri la malfermo de la 111-a Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio finiĝas nia dimanĉa raporto. Pliaj sonscenoj, kiel salutoj de organizaĵoj kaj instancoj aŭdiĝos en niaj raportoj. • La foto akompananta la programinformon prezentas la scenon pri la komuna kantado de la himno en la fno de la Solena Inaŭguro de la 111-a UK. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
17
E_elsendo el la 01.08.2026
En la 1488-a E_elsendo el la 01.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la 1-an sonraporton pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio. Antaŭ nia mikrofono gastas Eliza Kehlet el Danio, kiu kun multaj el ni matene viciĝis por transpreni la kongresdokumentojn. Jam enirinte la kongresejajn salonegojn ni renkontis nian redakcian kolegon, Maciej Jakot, kiu dum tiu ĉi kongreso rolas ankaŭ kiel la stabano de la Kongresa Fako. La sekve aŭdiĝinta intervjuo kun UEA-prezidanto i.a. rilatis al la okazinta hodiaŭ posttagmeze Komitata Forumo pri administrado. La bunta Movada Foiro ebligis rerenkonti reprezentantojn de dekoj da organizoj kaj asocioj. Antaŭ nia mikrofono gastas reprezentantino de Ĉina E-Ligo. • La akompana al la programinformo foto prezentas la nunjaran Movadan Foiron. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
16
E_elsendo el la 31.07.2026
En la 1487-a E_elsendo el la 31.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la dua kaj la lasta tago de la 1-a Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. En ĝi pri elektitaj programeroj ni interparolas kun iuj el la partoprenantinoj de la kongreso, kiuj interparoloj bone spegulas kelkajn facetojn de la kongreslaboroj. Temas pri tiaj programeroj, kiel la prelego kaj la sekva diskuto pri la prelego de Sean O’Riain „Virinoj en kelta Irlando” kaj la prelego de Mireille Grosjean „Esti virino”. Ruth Kevess-Cohen proksimigas la enhavon de sia prelego pri „Georgia O’Keeffe kaj Alma Thomas: du usonaj pentristinoj de la 20-a jarcento”. Anna Löwenstein, reference al malnova tempo de la virina E-aktivado, rakontas pri la okazinta jam ĵaŭde enkonduka sesio al la vendreda laboro en grupoj, dediĉita al la publika parolado. La vendredan raporton finas la kantita versio de la „Himno de virino” el la solena fermo de la kongreso. • La akompana al la programinformo foto rilatas al la disdono de diplomoj al ĉiuj prelegant(in)oj, kontribuintaj al la kongresa programo, kiu okazis dum la kongresa fermo. Ĝi prezentas Mireille Grosjean en momento de la diplomtranspreno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
15
E_elsendo el la 30.07.2026
En la 1486-a E_elsendo el la 30.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la inaŭguro de la Unua Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. Ĝi enhavas alparolojn, salutojn kaj bondezirojn okaze de ĉiu tiu evento kronologie de i.a. Mireille Grosjean, la konsilantino de la Komisiono, gvidinta la inaŭguron; de la prezidanto de UEA, Fernando Maia; de la vicprezidantino de la 111-a UK de UEA, Norina Schantl; de reprezentantino de E@I kaj de la Kongresa Fako de UEA, Dorota Rodzianko; de Gong Xiaofeng (Arko), UEA estrarano kaj membro de la Komisiono pri Virina Agado; de Miora Raveloharison, ankaŭ UEA-estrarano kaj organiza reprezentantino de la 1a Kongreso de la Komisiono por Virina Agado. En la komenco de la inaŭguro la Kongreson salutis kaj alparolis oficialaj reprezentantoj. En la nomo de la urbestrino de la urbo Graz Elke Kahr la salutojn transdonis kaj sukcesan kongreson deziris Sahar Menhinzada. Ampleksan mesaĝon direktis Susanna Slivensky el la Eŭropa Centro pri Modernaj Lingvoj, kiu havas sian sidejon en Graz. Ni specimene citas el iliaj alparoloj. • La akompana al la programinformo foto montras iun el la posttagmezaj diskutoj pri la kongresa temo, kiun gvidis Mireille Grosjean. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
14
E_elsendo el la 27.07.2026
En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de redaktoro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko-Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 2026 kaj pri la iniciato/konkurso de la Instituto Polonica serĉi spurojn de poloj kaj poleco dum la someraj vojaĝoj tra la mondo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la komenciĝintaj laboroj de polaj arkeologoj en la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio. • En la E-komunuma parto ni adiaŭas la neatendite mortintan – post mallonga malsano - varsovian esperantiston, Jerzy Dryja. En la kunteksto de la vivo de la E-komunumo ni referencas per mallongaj informoj al la UEA-konferenco okazinta la 26-an de julio lige kun la E-Tago. Ni informas pri la anglalingva versio de la libro de Roman Dobrzyński en la traduko de Humphrey Tonkin, kiun ĵus aperigis Brita E-Asocio. La programinformon akompanas la foto de la ĵus aperinta anglalingva versio de „La Zamenhof-strato”, kiun publikigis en fb Tim Owen. Ni memorigas pri la Virina Kongreso komenciĝonta jam la 30-an de julio. Ni informas krome pri la raportista ĉeesto kaj laboro de la Pola RetRadio en Esperanto dum la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
13
E_elsendo el la 20.07.2026
En la 1484-a E_elsendo el la 20.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas UEA-estraranino i.a. pri la virina agado, Miora Raveloharison. Ni interparolas kun ŝi pri la laboro de la Virina Komisiono kaj la Virina Kongreso okazonta sojle de la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri la akirinto de la Arĝenta Fifro dum la daŭranta en Varsovio Orgena Festivalo; pri plia centro de la japana kulturo, ĉi-foje en Kielce; pri "Solaris" de Stanisław Lem deklarita la plej brila romano de la pola literaturo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-mesaĝo lige kun Tago de Esperanto kaj pri la konferenco ligita kun ĉi tiu dato, pri kio informas la Gazetaraj Komunikoj. Tiuj tekstoj estas konsulteblaj ĉe: uea.org/gk/1312a1 kaj uea.org/gk/1314a1. • La akompana al la programinformo foto prezentas la afiŝon ligitan kun la nunjara Virina Kongreso en Graz. Muzike akompanas nin Lulkanto de Valodymyr Soroka, kiun kantas Marina Moritz. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
12
E_elsendo el la 15.07.2026
En la 1483-a E_elsendo el la 15.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la arkivan interparolon kun la forpasinta la 14-an de julio 2026 Hans Michael Maitzen, konata aŭstra esperantisto ekde sia junaĝo ligita kun la E-movado kaj komunumo. Ĝi estis registrita en Graz en 1994 lige kun la Internacia UEA-simpozio „Internacia Familio – ĉu utopio aŭ realaĵo”. • En la komencaj aktualaĵoj – post enrigardo en historiajn datojn ligitajn kun 15.07 – ni referencas al la rangolisto de la plej sekuraj landoj laŭ Global Peace Index. Ni informas pri modernigoj en la varsovia bestoĝardeno lige kun ĝia baldaŭa 100-jariĝo. • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de britaj ornitologoj pri la rolo de malgrandaj eŭropaj birdoj en polenado, aparte en la fruprintempaj tagoj. • Muzike ni proponas fragmente „Kanton de Ivaí” de Leandro Estevão Gomes. Nian programinformon apudas foto de Patrycja Gołębiewska el fb de paruo ĉe floranta arbobranĉo, unu el malgrandaj birdoj en Eŭropo apartenantaj al polenportantoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
11
E_elsendo el la 10.07.2026
En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207. Ni informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj mondonacoj ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms. • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 - ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu troviĝas multaj domoj kun surmuraj reproduktaĵoj de bildoj de van Gogh, kaj kie en aŭgusto okazos la 2-a, dediĉita al tiu ĉi fenomeno, festivalo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Internacia Tago de Espero la 12-an de julio, lige kun kiu UEA adresis specialan mesaĝon. Plena teksto: uea.org/gk/1309a1. La akompana al la programinformo foto prezentas fragmente la tombon de Przemek Wierzbowski, konata bjalistoka E-aktivulo, antaŭ la oficiala inaŭguro de la sepultaj solenaĵoj ĉe Farny-tombejo; En nia raporto ni uzis fragmentojn de la muzika ornamo de la ceremoni-majstro Lech Jan Mazurek. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
10
E_elsendo el la 05.07.2026
En la 1481-a E_elsendo el la 05.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan E-elsendon ni dediĉas grandparte al la forpasinta lastmarde elstara pola, jungeneracia esperantisto, Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko. Ni prezentas la porokazan interparolon kun la konata bjalistoka E-aktivulo Jarosław Parzyszek.Ni ĉerpas el la aŭtobiografio de Przemek por la nova ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en la bjalistoka E-centro lanĉota en 2027. Ni memorigas nian arkivan antaŭmikrofonan renkontiĝon el 2021 pri polaj tradukaĵoj al Espetano okaze de la pola Tago de la Nacia Legado. • En aktualaĵoj ni informas pri Włocławk ĉe la Fajenca Itinero de Eŭropo kaj pri geka malplimulto en Pollando. En la scienca rubriko ni parolas pri ruĝa kverko en Pollando konsiderata kiel trudarbo. • La apudanta nian programinformon foto prezentas Przemek Wierzbowski kun lia tradukaĵo de la libro de Stanisław Lem „Solaris”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
9
E_elsendo el la 30.06.2026
En la 1480-a E_elsendo el la 30.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia redakcia interparolo ni referencas al la Poliglota Renkontiĝo okazinta fine de majo en Brno. Ni vastigas la temon je la aktuala kono de fremdaj lingvoj en Pollando kaj la unia celo, ke ĉiu EU-civitano estu trilingva. Krome ni mencias i.a. pri rapidkurso de Esperanto dum la maja evento. • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 30.06 - ni informas pri la Muzeo de Vivaj Instrumentoj en la loko Ćmielów; pri la premio Sybilla 2025 por la kastela muzeo en Malbork, pri la Varsovia Orgenfestivalo 2026. • Nur antaŭ kelkaj tagoj Ĵomart kaj Nataŝa solenis la 35-jariĝon de sia geedziĝo. Nia redakcio ne sole gratulas al la fama muzikista paro, sed akompanas la gratulojn kaj bondezirojn per la kanto „Vi kaj mi”. • Hodiaŭ la programanoncon akompanas foto de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa, sur la varsovia Kastela Placo. Antaŭ 439 jaroj (30.06) komenciĝis la sejma debato, de kies sekvo li estis elektita la reĝo de Pollando. Aŭtoro Mariokol CC BY-SA 4.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003; • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
8
E_elsendo el la 25.06.2026
En la 1479-a E_elsendo el la 25.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni invitas al kunfoliumado de iuj el la laste venintaj al la Redakcio E-gazetoj. Temas pri la 241-a numero de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj pri la junia numero de „Esperantolehti” el Finnlando. • En aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 25.06 – ni informas pri ekspluatado de relative antaŭnelonge malkovritaj sukcentavoloj en la orienta Pollando; pri Esplor-centro en Bjalistoko traktonta polajn minoritatojn; pri polo agnoskita en la grupo de la plej elstaraj arkitektoj de Eŭropo. • En la scienca rubriko ni parolas pri la mandarenanasoj instalitaj en la varsovia Łazieńki-parko, kaj esplorprogramo pri ilia biologio, kaj ankaŭ surprizaj migradoj. • Hodiaŭ estas Monda Tago de Maristo, do ankaŭ nin akompanas en la elsendo malnova kanto pri maristo. La akompananta la programinformon foto prezentas masklon de mandarenanaso. Aŭtoro: W2k2 CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
7
E_elsendo el la 20.06.2026
En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 - ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: [email protected] ĝis 30.08.26. • Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
6
E_elsendo el la 15.06.2026
En la 1477-a E_elsendo el la 15.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Printempo plenplenas. En nia redakcia interparolo ni koncentriĝas pri polenportaj insektoj, aparte la mielproduktaj abeloj, intereŝanĝante iujn konatajn kaj aliajn malpli konatajn informojn pri mielproduktado kaj diversaj aspektoj de tiuj tre gravaj organismoj vivantaj ĉirkaŭe de ni. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la verdaj urboj de Eŭropo, pri kreskanta en Pollando interesiĝo pri Suda Koreio, pri pola kantisto Jakub Józef Orliński, plia ambasadoro de la firmao Rolex. • En la scienca rubriko ni referencas al la Gazetara Komuniko de UEA (uea.org/gk/1305a1) pri Oersted-medalo por Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay. • Hodiaŭ ni prezentas fragmente la kanzonon Muzikisto de Rita Mkrtĉjan por la muziko de AI prilaborita de Atilla Schimmer. La akompananta la programinformon foto prezentas abelejon en Trzebieszowice, aŭtoro Jacek Halicki CC BY-SA 4.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
5
E_elsendo el la 10.06.2026
En la 1476-a E_elsendo el la 10.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Bonvenigante la revenantan turisman sezonon ni memorigas nian malnovan felietonon pri la vizitinda pola ĉemara urbo, Puck. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 10.06 - ni informas pri interesa pola-hispana projekto ligita kun enscenigo de la opero de Manuel de Falla „Fuego Fatuo”, en kiu li uzis la komponaĵojn de Frederiko Chopin; pri la ekspozicio dediĉita al la karpatrutenaj artistoj en la varsovia Etnografia Muzeo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-decido okazigi la 113-an UK-on en Kaŭno, Litovio; pri la ebleco transpreni dum la 111-a UK en Graz antaŭmenditajn verkojn el la libroserva katalogo de UEA: katalogo.uea.org / [email protected], +31 10 436 1044 ; pri la ebleco mendi E-librojn dank’ al la biblioteka apogo de la familio Bachrich - uea.org/gk/1299a1. • Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella (alinome Ale Kosabela) memoriganta fragmente la kanton pri „Bona Espero” el la eldonita kun Vinilkosmo KD „Civilizacio - Strika Tango”. La programinformon akompanas foto pri kajtsurfado ĉe la plaĝo en Puck : Kryzsztof CC BY-SA 3.0 • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
4
E_elsendo el la 05.06.2026
En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK. Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/. En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp: https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/. Apartan Gazetaran Komunikon aperigis UEA: https://uea.org/gk/1303a1. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri nova fakultato en la Politekniko de Opole ofertanta AI-studojn kaj pri la novaj restoracioj akirintaj Michelin-steletojn post la vizito de Michelin-inspektoroj en Pollando. • En la scienca rubriko ni parolas pri la kreskanta interesiĝo pri kursoj dediĉitaj al la mana skribado kaj sciencaj argumentoj favore al tiu malnova tradicio surpaperigi niajn pensojn kaj ideojn. • Muzike ni prezentas infanan kanton, kiun en fb memorigis Lilia Nikolova kun la aparta mesaĝo „Feliĉan estontecon al ĉiuj etuloj, kun la espero, ke ili lernos Esperanton kaj kantos kune en paca kaj amika rondo”. La akompananta la programinformon foto prezentas la Estraron de UEA en aprilo 2008 - De maldekstre: José Antonio Vergara, Hori Jasuo, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, vicprezidantino Claude Nourmont, prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Ranieri Clerici, Loes Demmendaal. Foto de Ziko-C Opera propria CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
3
E_elsendo el la 30.05.2026
En la 1474-a E_elsendo el la 30.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Ĵus aperis oficiale ĉe Vinilkomo la plej nova bitalbumo de Martin & la talpoj, kiun ni bonvenigas ankaŭ per aparta atento donita a ĉiu tiu albumo kaj Martin Wiese mem. Ni citas fragmente du kantojn „La Roko” kaj „La rezisto”. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 30.05 - ni informas pri eksterordinara ekspozicio en la Reĝa Kastelo en Varsovio dediĉita al la 400-jariĝo de la Operteatro de la reĝo Vladislavo la 4–a Vasa; pri la daŭranta en Varsovio Internacia Librofoiro; pri la septembra Tago de la Nacia Legado, dum kiu estos legitaj fragmentoj de la nacia dramo „Dziady” (Prauloj) de Adam Mickiewicz. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la ebleco kandidatigi originalajn E-librojn por la Akademia Premio LAŬRO - https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/index.html; pri IKUE-Akademio: https://mallonge.net/ikueakademio2. • Muzike akompanas nin Martin Wiese kaj la talpoj. La programinformon akompanas la kovrilo de la bitalbumeto „La Roko”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
2
E_elsendo el la 25.05.2026
En la 1473-a E_elsendo el la 25.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia fina literatura segmento ni mallonge memorigas tri poemojn de fama estona poetino, tradukistino – Hilda Dresen, difinata kiel la patrino de estonaj esperantistoj. Ŝia 130-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ du semajnoj, la 11-an de majo 2026. Ni prezentas ŝiajn tri mallongajn poemojn: Printempe, Nasturcioj, Estus sensence…. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la nomumita - por la tradukdirektoro en Eŭropa Komisiono - Marcin Stryjecki; pri polaj 100-jaruloj; pri barcelona rifuĝejo por polaj militinfanoj de la 2-a mondmilito. • En la scienca rubriko ni informas pri sukcesoj de polaj mikologoj, kun kiuj kunlaboras amatoraj fungoplukantoj kaj pri maja kunlabora renkontiĝo de la uniaj altlernejaj bibliotekistoj. • Muzike ni memorigas fragmente la faman klasikaĵon de George Gershwin en la E-versio, plenumatan de Nikolin'. La apudanta la programinformon foto el pixabay.com rilatas evidente al la unua temo de nia scienca bulteno pri laboro de mikologoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
1
E_elsendo el la 20.05.2026
En la 1472-a E_elsendo el la 20.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa redakcia interparolo Gabi kaj Barbara „enrigardas” la pollingvan komikson „Ideo” de Jacek Świdziński, kiu estis eldonita en aprilo. Nun daŭras serio de aŭtoraj renkontiĝoj en diversaj polaj urboj, pri kio informas foto akompananta la programinformon el la provizoj de Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de memorigindaj datoj el 20.05 - ni informas pri lanĉota komence de junio Muzeo de Igor Mitoraj en Pietrasanta; pri unika trovaĵo en Pollando, bizanca pendo-seruro el la epoko de krucmilitoj; pri elementoj de la jam fama Trezoro el Środa Śląska laŭvican fojon pruntitaj al la muzeo en la ĉeĥa Prago. • En la E-komunuma segmento ni informas pri du kongresoj, kiuj okazos en Graz antaŭ la 111-a UK: IKUE-kongreso - https://mallonge.net/77aIKUEkongreso. Pri la 1-a Virina Kongreso, kiu en la Dua Bulteno aperas kiel A2. • Muzike ni proponas reaŭskulti kune fragmenton de la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa „Granda Urbo” el ilia Arĝenta Albumo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
0
E_elsendo el la 15.05.2026
En la 1471-a E_elsendo el la 15.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Kataluna E-Junularo kaj samtempe membro de la organiza komitato de IJK-2026, Jaime Tapia Zaragoza. Nia interparolo rilatas al ĉi tiu evento. Detaloj pri la nunjara IJK estas konsulteblaj ĉe: https://ijk2026.tejo.org/. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la raporto de Internacia Agentejo pri Migrado pri triobliĝo de la nombro de migrantoj inter 1970-2024. Ni prezentas la polan laŭreaton, longtigan ulmon el la loko Szydłowiec, kiu nunjare gajnis la 3-an lokon kiel Eŭropa Arbo 2026. • En la scienca rubriko ni informas pri la laŭreatoj de la pola-germana scienca premio Copernicus. • Ĉi-foje – lige kun la amhistorio, kiu ligiĝas kun la premiita pola arbo - ni elektis por komuna aŭskulto la malnovan kanzonon en la plenumo de pola esperantisto, tenorulo, Remigiusz Kossakowski pri Maria, majo kaj rozoj. Krome ni uzas en la elsendo fragmenton el la kanto de Kaj Tiel Plu „Kiam najtingalo kantas”. • La programon akompanas foto pri Sagrada Família, kiun la partoprenontoj de IJK-2026 rigardos dum la ekskurso en Barcelono, foto de Kanaan CC BY-SA 4.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-1
E_elsendo el la 10.05.2026
En la 1470-a E_elsendo el la 10.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ pri ekfunkciinta Biblia Legejo en la Katolika Universitato de Lublin kaj pri la unika en Pollando muzeo de krimmedicino en Vroclavo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sukceso de Heinz-Wilhelm Sprick, dank’ al kiu PollUnit komencis uzi Esperanton kaj pri nova maja literatura konkurso de IKUE. • Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon, en kiu ni citas i.a. mesaĝojn kaj reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj elsendoj. • Muzike ni referencas al la pasinta la 7-an de majo naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton, prezentante ŝian poeziaĵon „Via kato”, muzikigitan de AI el la profilo de Ilja. Ŝia foto kun kato el la paĝo de Brita E-Asocio ornamas nian hodiaŭan programinformon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-2
E_elsendo el la 05.05.2026
En la 1469-a E_elsendo el la 05.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En Pollando ni ĝuis komence de majo longan semajnfinon kun tri festoj: de la 1-a de majo, kiel Laborista/Laborula Tago, de la 2-a de majo, kiam  estas festata kiel Tago de la Nacia Flago kaj de la 3-a de majo kiel la Tago de la Konstitucio 1791. Pri ili kaj la ŝanĝiĝanta maniero festi en la redakcia interparolo dialogas Barbara kaj Gabi. • En aktualaĵoj ni informas pri sentiĝanta ŝanĝo de poloj al alkoholaĵoj; pri tio ĉu poloji estas por aŭ kontraŭ kontanta mono; pri rekomendo de internaciaj turismaj firmaoj ferii en tiaj polaj urboj kiel Krakovo aŭ Varsovio. • La scienca rubriko denove levas la problemon de negativa influo de artefarita lumo, ĉi-foje rilate al migrantaj birdoj. • Niaj muzikaj interludoj rilatas al la varsoviaj muzikfolkloraĵoj. La interreta foto  de  Aleksy Witwicki prezentas la flirtantan polan flagon dum la Tago de la Nacia Flago, kio referencas al nia hodiaŭa redakcia interparolo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-3
E_elsendo el la 30.04.2026
En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino. • Kun profunda bedaŭro atingis la redakcion informo – pere de Esperantolehti – pri la forpaso de nia plurjara aŭskultanto, recenzanto de niaj elsendoj, kore ligita al Pollando, Jorma Ahomäki el Turku en Finnlando. Adiaŭante la E-amikon de nia redakcio ni memorigas nian interparolon pri liaj ligoj al Pollando de antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni memorigis denove kanton de Kajto. Ĉi-foje temas pri ĝia „Mia propra trajno” el la KD „Lokomotivo, rulu nun!”. La programinformon akompanas la reta foto de Anna Borowiak, kiu prezentas vaporlokomotivon el Wolsztyn. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-4
E_elsendo el la 25.04.2026
En la 1467-a E_elsendo el la 25.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – pri la t.n. Monda Eksponaĵo, t.e. aprila eksponaĵo en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko – omaĝa libro al reĝo Jan Sobieski; pri kelkaj statistikaĵoj ligitaj kun la funkciado de polaj artgalerioj en 2025. • En la hodiaŭa renkontiĝo kun Gabi pri iuj el la laste katalogitaj libroj en HH-Biblioteko ni koncentriĝis pri la libro el 2026 „Taglibreto” de s-ta Faustyna Kowalska; pri du eldonoj de „La Libro de la Spiritoj” de Allan Kardec; pri du samjaraj tradukoj kaj eldonoj de la libro Urug de Hella S. Haasse; pri „La enigma trezoro” romano por adoleskantoj de Julian Modest. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la planitaj de Hispana E-Federacio por la Monda Tago de Libro (23.04.2026) du eventoj en Madrido laŭ ĝia lasta n-ro de „La Bitbulteno”. • Muzike ni memorigis la kanton de Kajto pri „Malnova balancilo” el la albumo „Masko”. En la hodiaŭa elsendo ni parolas multe diversaspekte pri Esperanto en Varsovio. Jen iu el la publikaj afiŝoj de la varsovia trafikentrepreno, en kiu videbliĝas la buso de la linio 111 kun la ŝildo „Esperanto”. La akompana teksto estas „Ĉiam al via direkto” (ev. ĉiam al via celo). • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-5
E_elsendo el la 20.04.2026
En la 1466-a E_elsendo el la 20.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas informon, ke Aŭstrio fariĝis la tria lando, kiu oficiale agnoskis Esperanton kaj registris ĝin en sia Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo. • Nian felietonon ni dediĉas al la establinto de la mondfama aŭkcia firmo Bukowskis, spurante la vivhistorion de la pola insurgento el la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863. • La kulturkronikaj informoj rilatas al la antaŭnelonga ekspozicio dediĉita al unu el la avanaj polaj afiŝistoj, Jan Lenica en Tokio; al la ekspozicio de Hokusai en Romo, al kio konribuis la Nacia Muzeo en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la 1-a E-Safaro en Tanzanio organizata de Esperanto Afriko kaj Didi Weidmann, al kiu eblas aliĝi ĝis la fino de aprilo. Detaloj troviĝas en la kongresa broŝuro https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf. • Hodiaŭ por muzikaj minutoj ni proponis la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Vidante la stelojn”. La programinformon akompanas la foto de la lignogravuraĵo de Hokusai „Drako”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-6
E_elsendo el la 15.04.2026
En la 1465-a E_elsendo el la 15.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo – post historifoliaj datoj – ni referencas al la pasinta hieraŭ 109-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj memorigas pri la baldaŭa 100-a datreveno (18.04) de la bone konata tomboŝtono en la varsovia Juda Tombejo starigita de la tutmonda esperantistaro (18.0.1926). Lige kun la nunjara datreveno ni informas krome pri la aperinta popularscienca komikso „Ideo” de Jacek Świdziński dediĉita al Esperanto kaj ĝia aŭtoro. Tiun elsendoparton akompanas fragmente la poemo de Zamenhof “Ho, mia kor’ kantita de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ĝia tute freŝa registro fare de boliviaj esperantistoj aperinta en jutubo ĉe la profilo de Wayne’s Music World. • Hodiaŭ ni donas apartan atenton al la preparoj al la 111-a UK kaj laborvizito de reprezentantoj de la Kongresa Fako en Graz kaj renkontiĝo kun Loka Kongresa Komitato. Al Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko kunlabore akompanis Maciej Jaskot, en kies sonmaterialo pri la preparoj rakontas Ewald Schick, Marta Wojciechowska-Desplantes kaj Norina Schantl. • En aktualaĵoj ni informas pri ĉiam pli multnombre laborantaj en Pollando emeritoj kaj pri la unua mikroarbaro en Katowice. • Nian programinformon akompanas foto de la kovrilpaĝo de la komikso „Ideo”, kiu estis farita de grafikistino el la Bjalistoka KulturCentro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-7
E_elsendo el la 10.04.2026
En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio. • En la scienca rubriko ni referencas al la esplorrezultoj ankaŭ de polaj fakuloj el Katowice pri la rilato inter la maljuniĝado kaj la fizika lerteco. • Reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA la ĉefan atenton donas al la preparlaboroj al la 111-a UK en Graco. Ni tamen memorigas ke ili samtempe zorgas pri estontaj UK-oj. En tiu kunteksto ni prezentas informon pri ilia jam pasinta vizito en Litovio, en la kunteksto de eventuala UK-2028 en Kaunas. • En aprilo pasas la 40-a mortodatreveno de Veselin Damjanov, operkantisto, sed ankaŭ esperantisto. Krom liaj multaj sonregistraĵoj de la serioza repertuaro, troviĝas kantoj rilatantaj al la E-komuno. Ni memorigas lian kanton pri „plumamikoj”. • En la fina poeziangulo ni komune ĝuas la printempan etoson dank’ al la poeziaĵo de Marjorie Boulton „Primolo”; Tial la foto akompananta nian programinformon estas al primolo dediĉita. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-8
E_elsendo el la 05.04.2026
En la 1463-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a. Ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj. • En la kulturbultena kroniko ni informas pri la finkonstruado de Sagrada Familia en Barcelono en 2026 kaj kompletigata figuro de s-ta Jakobo el la preĝejo de Malbork. Ĝia kapo estis ŝtelita dum la tuj postmilitaj jaroj en 1945. • Fine Barbara Pietrzak interparolas kun Gabi Skonieczna pri la lastaj „hodleraĵoj” enirintaj la katalogon de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Temas pri „Reĝo Edipo” kaj „Antigono” en la traduko de Douglas B. Gregor aperinta ĉe La Laguna en 1960; „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock, eldonita de Mondial en 2015; pri „Reĝo Maĉjo la 1-a” de Janusz Korczak, esperantigita kaj eldonita de Tomasz Chmielik en 2009. • Muzike ni kunĝuas fragmente la kanton „Printempo” el la portalo de Tubaro. Foto ĉe nia programinformo rilatas kaj al la Festaj Tagoj de Pasko kaj al la belaj printempaj tagoj 2026. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-9
E_elsendo el la 30.03.2026
En la 1462-a E_elsendo el la 30.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia elsendo aŭdiĝas sojle de la Sankta Semajno, kiu koncernas milionojn da kristanoj en la mondo. Ni referencas al la raporto pri ilia persekutado en la monda skalo. • Sekve niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la solenata hieraŭ Palma Dimanĉo kaj al la 350-jariĝo de la plej malnova, karesma kurteno en la vilaĝo Orawka [orafka] en la suda Pollando. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasinta pola esperantisto, Karol Pacholczyk, arbarista fakulo kaj instruisto, kiu krom la kontribuo al faka literaturo tradukis ankaŭ du religitemajn librojn. En 2026 aperis lia E-traduko de „La Taglibreto. Mizerikordo Dia en la animo mia” de sankta Faustyna Kowalska. • En la rubriko „Interkulture” Haesim PARK, Tamara el la Suda Koreio rakontas la fabelon pri la „Gefratoj, kiuj fariĝis la suno kaj la luno”. • Por muzikaj momentoj ni prezentas la kanton de Amira Chun “En la fantazi…”, kiun ŝi kantis dum la Japana kaj Korea Kunkongreso 2024. La akompananta la programinformon foto prezentas la plej malnovan karesman kurtenon de antaŭ 350 jaroj en la preĝejo en Orawka. La foton aŭtoras Jacek Daczyński, CC. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-10
E_elsendo el la 25.03.2026
En la 1461-a E_elsendo el la 25.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ unualoke ni memorigas pri la solenita la 24-an de marto Tago de la Memoro pri Poloj Savantaj Judojn sub la germana okupacio. Tiurilate ni informas pri la porokaza publika ekspozicio en la Eŭropa Parlamento. Ni informas krome pri la aparta omaĝo al pastro Marceli Godlewski, la tiel nomata paroĥestro de la varsovia getto, kiu dum la 2-a mondmilito helpis savi judojn, i.a. familanojn de Ludoviko Zamenhof. Ni referencas en tiu kunteksto al rememoroj de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof el „La Zamenhof-strato” de R. Dobrzyński. Ni citas el la speciala porokaza mesaĝo de la pola prezidento, Karol Nawrocki. La foto akompananta la programinformon prezentas la buston kaj omaĝtabulon al pastro M. Godlewski senvualigitan lastmarde en la varsovia Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. • Krome ni informas pri la sezona nombrado de bizonoj en Pollando kaj pionira antikoncipiga kampanjo en Krakovo koncernanta la urbajn kolombojn. • En la scienca rubriko ni referencas al pliaj infomoj pri la sandamaĝaj konsekvencoj de sezona tempoŝanĝo, kiu i.a. en Pollando okazos la plej proksiman semajnfinon. • Muzike en E-RocknRoll-a ritmo kantas Kaŝi. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-11
E_elsendo el la 20.03.2026
En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino” lige kun la marta Virina Tago. • En la E-komunuma segmento ni informas pri literatura konkurso por itallingvuloj daŭranta ĝis la fino de majo 2026, organizita de Itala E-Federacio. • En la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi referencas al la pasinta Tago de Virinoj interŝanĝante kelkajn ideojn pri ŝanĝiĝanta pozicio de virinoj en la nuntempa mondo, avantaĝoj kaj eventualaj malavantaĝoj. • Muzike ni memorigas la 2-an parton de la kanzono de Kajto „Kiel la Tero belas” por la komenciĝanta hodiaŭ en la norda hemisfero astronomia printempo. Nian programinformon akompanas bildo de „Kapeto de vilaĝa knabino” de Elisabeth Jerichau-Baumann rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-12
E_elsendo el la 15.03.2026
En la 1459-a E_elsendo el la 15.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la lastan intervjuon faritan dum la UK en Brno, sed laŭ la temo daŭre aktualan. Ni gastigas ankaŭ nia mikrofono Rakoen Maertens, kiu proksimigas la temon de sia prelego „Psikologio de falsaj novaĵoj”. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas – laŭ statistikaĵoj de Eurostat – pri memstariĝado de junaj polinoj rilate al iliaj samaĝuloj. Ni informas pri la zorgado pri la arkivado de gravaj polaj dokumentoj, baze de la lastaj deponaĵoj en la Monda Arkta Arkivo. • En la scienca rubriko ni proksimigas la malkovron en Brazilo pri identigita tie la unua vasta tektita kampo. La akompananta la programinformon foto el la interreto montras la malkovrolokon en la ŝtato Minas Gerais, sur la konturo de la Suda Ameriko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-13
E_elsendo el la 10.03.2026
En la 1458-a E_elsendo el la 10.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – vi aŭdas pri la partopreno de Pollando en la 62-a Artbienalo en Venecio, pri retrovita manuskripto de s-ta Aŭgusteno el la Biblioteko en Vroclavo, pri la nunjara eldono de la festivalo Novaj Epifanioj. • En la E-komunuma segmento aŭdiĝas la porokaza mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Virinoj, Ni informas pri la malfermita periodo por aliĝado al E-ekzamenoj de UNED, Ni memorigas la literaturan konkurson de IKUE, teme ligitan kun la Karesmo. • Fine aŭdiĝas nia dialoga programero kun la aŭskultantoj Leterkesto, en kiu i.a. ni reagas je buntaj reagoj lige kun la intervjuo donita al la redakcio fare de prof. Tida kiu donis intervjuon al la redakcio. • Nian programinformon akompanas foto de la historia kovrilpaĝo de „Konfesoj de s-ta Aŭgusteno” el la unua eldono de la teksto. Muzike akompanas nin Remigiusz Kossakowski per sia kanzono pri tio, ke la plej belaj estas esperantistinoj. Fine aŭdiĝas la muzika versio de „La vojo” de Ludoviko Zamenhof por la muziko de Nobukuni Hirosi, kiun kantas Ikuko KIYAGAWA. La citita fragmenta registraĵo devenas el la jutuba kanalo de Tida Syuntaroo el 2013. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-14
E_elsendo el la 05.03.2026
En la 1457-a E_elsendo el la 05.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas profesoro TIDA Syuntaro el la Universitato en Kioto, kiu en la ĵusaj tagoj partoprenas interlingvistikan konferencon en Poznano. Ni interparolas pri ĝi, pri lia interesiĝo kaj laboro rilate al la lingvoj de Papuo-Novgvineo, pri lia esperantista laboro kaj pri ekspozicio en la varsovia Nacia Biblioteko „Vojaĝo”, kiun ni komune vizitis. • En la aktualaĵoj – post la kalendarfoliaj retrorigardoj – ni informas pri la eksporto de polaj nutraĵproduktoj en 2025; pri la vizito de inspektoroj de Michelin vizitantaj polajn restoraciojn kaj hotelojn. • En la scienca rubriko ni informas pri la vininoj el la pola scienco, sekve de la esploroj pri „Egaleco en la scienco”. • Nian programinformon akompanas foto de Jerzy Dryja pri la vizitintaj la Nacian Bibliotekon profesoro TIDA Syuntaro, lia edzino Son Mi (fonetike), Jerzy Dryja kaj Barbara Pietrzak, kiujn tra la ekspozicio „Vojaĝo” gvidis Gabriela Skonieczna. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-15
E_elsendo el la 25.02.2026
En la 1456-a E_elsendo el la 25.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni kelkan atenton dediĉas al la 15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto, al kiu tempo ni referencos ankaŭ en sekvaj elsendoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj plukaĵoj ni informas pri la urbo Bielsko-Biała, la unua pola kultururbo, en kiu i.a. okazos en 2026 PEA-kongreso; pri la ankoraŭ daŭranta ekspozicio dediĉita al virinoj en arto; pri multaj internaciaj premioj por la pola dokumenta filmo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la unuaj dokumentoj de Kroata E-Ligo transdonitaj al Kroata Ŝtata Arkivo; pri atendataj informoj rilate al katalogoj de Vinilkosmo en nova sonflua platformo; pri la literatura/kultura konkurso de IKUE ligita kun Karesmo – https://ikue.org/. • Muzike akompanas nin la kanto de Ale Kosabela „La Sistemo” el lia KD „Revolucio en pajleraro” eldonita de Vinilkosmo. Nian programinformon akompanas reta foto pri la unua pola kultururbo de la jaro, Bielsko-Biała. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-16
E_elsendo el la 20.02.2026
En la 1455-a E_elsendo el la 20.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri pola partopreno en  la Internacia Foiro de Nutraĵoj en Dubajo, kio okazis sub la devizo „Pollando gustas bone”; pri la novaĵo sur la pola nutromerkato – la neceso flagornami eksterlandajn fruktojn kaj legomojn loze prezentatajn al klientoj. • Nia scienctema rubriko referencas al esplorrezutoj pri la parola, lingva evoluo de beboj, kio estas ligita kun la movrega kapablo. Ni informas pri decido, ke nomoj de  elstaraj sciencistinoj estu gravurotaj ĉe Eiffel-turo apud la sciencistaj. • En la kunteksto de la ĵus menciitaj du lastaj temoj aŭdiĝas nia interparolo kun nia aŭskultantino, sciencistino Claire – kiu taksas nian sciencbultenan rubrikon, sed ankaŭ atentigas pri nesufiĉa atento pri feminismaj problemoj. • Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Rememoru min” el la kanalo Wayne’s Music World. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-17
E_elsendo el la 15.02.2026
En la 1454-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ la heroo de nia felietono pri koninda polo estas Stefan Norblin, plastikisto, pentristo, karikaturisto, ilustristo, projektanto de internoj, arkitekturo kaj modo. Ni koncentriĝas pri lia trijara estado en Hinda Unio en la jaroj de la 2-a mondmilito, kaj liaj verkoj por hinduniaj maharaĝoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj retroplukaĵoj ni informas pri interesa ekspozicio el la limo de scienco kaj arto „Spegulo – inter iluzio kaj realo”; pri la partopreno de Lodzo en la finna legomaratono dediĉita al „Muminoj” okazinta fine de januaro; pri la refunkciigita astronomia horloĝo en Gdansko, unu el la kulturhavaĵoj de la urbo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la 38-a Esperantologia Konferenco. Ni memorigas pri la unua literatura konkurso Kálmán Kalocsay [www.literaturavivo.com]. Ĉeokaze ni prezentas lian primovadan poeziaĵon „La fundamento kaj la palalco”. • Kun profunda bedaŭro ni eksciis pri la dua inundo, kiu plagis la produktejon Vinilkosmo. En tiu kunteksto ni memorigas la titolan kanton el la lasta albumo aperinta ĉe ĝi – „La nova ĝardeno” de Vojaĝo. La programinformon akompanas reta foto prezentanta iun el la pentraĵoj de Stefan Norblin farita dum lia estado en la Hinda Unio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-18
E_elsendo el la 10.02.2026
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo. • Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel universala, biologia fenomeno karakterizanta ne sole cerbohavulojn; al promesoplenaj esploroj de sciencistoj el Poznano pri ebleco kultivi japanan zingibron en Pollando. Tiun informon akompanas reta foto pri la realigitaj kultivaĵoj. • Muzike ni proponas fragmenton de la kanto „Espero brilas en la mallumo” por la vortoj de Andreo Rygielski aperinta en oficiala kanalo de @WaveSculptor. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-19
E_elsendo el la 05.02.2026
En la 1452-a E_elsendo el la 05.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ du semajnoj, la 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je la profesia laboro. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 05-a de februaro – ni informas pri polaj artistoj kun kaj atendantaj pliajn filmpremiojn; pri la daŭranta en Varsovio interesa ekspozicio pri rilatoj inter la reĝaj familioj Sobieski kaj Stuart. • En la E-komunuma segmento ni memorigas pri la ebleco anonci sin ĝis la 15-a de februaro por la volontulado en Graz (uea.org/gk/1278a1). Rico Giacommetto invitas por la 106-a Brita E-Kongreso en Lestero (24-26.04.2026). • Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono „Neĝoŝtormo” en la jutuba profilo de Esperanto Vivo. La reta foto akompananta la programinformon prezentas Varsovion sub dika tavolo de neĝo, kiu iom degelas, sed la vintro daŭre regas. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-20
E_elsendo el la 30.01.2026
En la 1451-a E_elsendo el la 30.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni i.a. informas pri la semajnfina gvidado tra la ekspozicio „Vojaĝo” en la Nacia Biblioteko en Varsovio, kiu la plej proksiman sabaton okazos ankaŭ en Esperanto. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de januaro – ni retrorigardas al la 81-a datreveno de la liberigo de la hitlerana koncentrejo Auschwitz citante el la porokaza deklaro de UEA. Ni informas pri la 60-jariĝo de la unua rentransplanto en Pollando; pri la multfunkcia ŝpurveturilo Bufo projektita de polaj studentoj. En la fino ni proponas Leterkestan renkontiĝon. • Muzike – reference al la 135-a naskiĝdatreveno de Julio Baghy – ni prezentas la plej novan muzikigitan version de lia versaĵo „Ĉe fenestro de vagonaro”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la informo pri la unua transplanto de renoj en Pollando antaŭ 60 jaroj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-21
E_elsendo el la 25.01.2026
En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 25-a de januaro – ni informas pri la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok por la polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont; pri la bitigataj objektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio; pri ekspoziciata fragmento de la donaco de Basil Alkazzi por la Nacia Muzeo en Gdansko. • En la E-komunuma segmento ni prezentas la mesaĝon de UEA lige kun la Internacia Tago de Edukado (uea.org/gk/1277a1) kaj pri IKU dum la 111-a UK en Graz (uea.org/gk/1276a1). • Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono de Feri Floro „Lasu, ke dolor’ estu pardonita”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la aspekton de la ĵus aperinta, reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-22
E_elsendo el la 20.01.2026
En la 1449-a E_elsendo el la 20.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Al sukcesoj de Vinilkosmo 2025 kaj frontataj de ĝi defioj en 2026 ni donas hodiaŭ apartan atenton kaj nian felietonan informon akompanas fragmente du muzikpecoj el ĝiaj aŭtune aperigitaj bitalbumetoj: de la tulua-okcitania Vojaĝo (Eĉ unu muron) kaj de la hispana-okcitana Kaj Tiel Plu (Kiel estas tiu glaso). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 20-a de decembro – ni informas pri la novjara renkontiĝo kun reprezentantoj de eklezioj kaj sociaj malplimultoj, pri Róża Czacka patrono de 2026, pri kreskanta eksporto de pola viskio, pri novaj produktoj el la ceramika fabriko en Bolesławiec, • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la unua etapo de usonaj-britaj esploroj pri la influo de sociaj retejoj je psika bonfaro de junaj personoj. • La akompana al la programinformo foto prezentas edukatojn de Blindulcentro en Laski, establita de Róża Czacka. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-23
E_elsendo el la 15.01.2026
En la 1448-a E_elsendo el la 15.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Pasintsemajne en la plej granda aglomerejo de vespertoj en Pollando okazis la internacia nombrado de ĉi tiuj bestoj. Tiu evento estas la okazo por nia felietono pri vespertoj en Pollando kaj en la mondo kaj ilia signifo en diversaj kulturoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun historiaj datoj el la 15-a de januaro – ni informas pri interesa ekspozicio en Katowice pri etnoalternativoj; pri murpentraĵo (muralo) en la hispana Zaragozo dediĉita al la pola romano „Manuskripto retrovita en Saragossa”; pri la japana arto en lako prezentata en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjaraj Baltiaj E-Tagoj okazontaj en Rigo, Latvio – – https://www.esperanto.de/eo/bet. • Hodiaŭ por la muzika interludo en nia elsendo ni elektis iun el la plej novaj kantoj el la Brazila Kolekto „Fidinda amiko”, kiun en E-versio kantas Flavio Fonseca. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la prezentata en Krakovo la japana lakoarto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
-
-24
E_elsendo el la 10.01.2026
En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj landoj pri la interkonsento kun Mercosur; pri la ortografia reformo en Pollando; pri la daŭra skeptikeco de poloj rilate la unian valuton – eŭro. • Muzike ni adiaŭas la forpasintan la 5-an de januaro 2026 Ĵak Le Puil prezentante lia kanzonon „Revenas mi” el la KD de Vinilkosmo „Sen elizi’’’. La akompana al la programinformo foto prezentas vintre dormantajn vespertojn. La 10-an de januaro 2026 en la Fortikaĵo Międzyrzecz okazis ilia ĉiujara nombrado . • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
We're indexing this podcast's transcripts for the first time — this can take a minute or two. We'll show results as soon as they're ready.
No matches for "" in this podcast's transcripts.
No topics indexed yet for this podcast.
Loading reviews...
Loading similar podcasts...