E_elsendo el la 20.03.2026 episode artwork

EPISODE · Mar 21, 2026 · 28 MIN

E_elsendo el la 20.03.2026

from Pola Retradio en Esperanto

En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino”  lige kun la marta Virina Tago. • En la E-komunuma segmento ni informas pri literatura konkurso por itallingvuloj daŭranta ĝis la fino de majo 2026, organizita de Itala E-Federacio. • En la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi referencas al la pasinta Tago de Virinoj interŝanĝante kelkajn ideojn pri ŝanĝiĝanta pozicio de virinoj en la nuntempa mondo, avantaĝoj kaj eventualaj malavantaĝoj. • Muzike ni memorigas la 2-an parton de la kanzono de Kajto „Kiel la Tero belas” por la komenciĝanta hodiaŭ en la norda hemisfero astronomia printempo. Nian programinformon akompanas bildo de „Kapeto de vilaĝa knabino” de Elisabeth Jerichau-Baumann rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Episode metadata supplied by the publisher feed · Published Mar 21, 2026

Embed this episode

NOW PLAYING

E_elsendo el la 20.03.2026

0:00 28:24

No transcript for this episode yet

We transcribe on demand. Request one and we'll notify you when it's ready — usually under 10 minutes.

No similar episodes found.

No similar podcasts found.

Frequently Asked Questions

How long is this episode of Pola Retradio en Esperanto?

This episode is 28 minutes long.

When was this Pola Retradio en Esperanto episode published?

This episode was published on March 21, 2026.

Can I download this Pola Retradio en Esperanto episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.
URL copied to clipboard!