E_elsendo el la 25.06.2026 episode artwork

EPISODE · Jun 26, 2026 · 26 MIN

E_elsendo el la 25.06.2026

from Pola Retradio en Esperanto

En la 1479-a E_elsendo el la 25.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni invitas al  kunfoliumado de iuj el la laste venintaj al la Redakcio E-gazetoj. Temas pri la 241-a numero de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj pri la junia numero de „Esperantolehti” el Finnlando. • En aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 25.06 – ni informas pri ekspluatado de relative antaŭnelonge malkovritaj sukcentavoloj en la orienta Pollando; pri Esplor-centro en Bjalistoko traktonta polajn minoritatojn; pri polo agnoskita en la grupo de la plej elstaraj arkitektoj de Eŭropo. • En la scienca rubriko ni parolas pri la mandarenanasoj instalitaj en la varsovia Łazieńki-parko, kaj esplorprogramo pri ilia biologio, kaj ankaŭ surprizaj migradoj. • Hodiaŭ estas Monda Tago de Maristo, do ankaŭ nin akompanas en la elsendo malnova kanto pri maristo. La akompananta la programinformon foto prezentas masklon de mandarenanaso. Aŭtoro: W2k2 CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Episode metadata supplied by the publisher feed · Published Jun 26, 2026

Embed this episode

NOW PLAYING

E_elsendo el la 25.06.2026

0:00 26:11

No transcript for this episode yet

We transcribe on demand. Request one and we'll notify you when it's ready — usually under 10 minutes.

No similar episodes found.

No similar podcasts found.

Frequently Asked Questions

How long is this episode of Pola Retradio en Esperanto?

This episode is 26 minutes long.

When was this Pola Retradio en Esperanto episode published?

This episode was published on June 26, 2026.

Can I download this Pola Retradio en Esperanto episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.
URL copied to clipboard!