E_elsendo el la 27.07.2026 episode artwork

EPISODE · Jul 27, 2026 · 28 MIN

E_elsendo el la 27.07.2026

from Pola Retradio en Esperanto

En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de redaktoro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko-Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 2026 kaj pri la iniciato/konkurso de la Instituto Polonica serĉi spurojn de poloj kaj poleco dum la someraj vojaĝoj tra la mondo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la komenciĝintaj laboroj de polaj arkeologoj en la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio. • En la E-komunuma parto ni adiaŭas la neatendite mortintan – post mallonga malsano - varsovian esperantiston, Jerzy Dryja. En la kunteksto de la vivo de la E-komunumo ni referencas per mallongaj informoj al la UEA-konferenco okazinta la 26-an de julio lige kun la E-Tago. Ni informas pri la anglalingva versio de la libro de Roman Dobrzyński en la traduko de Humphrey Tonkin, kiun ĵus aperigis Brita E-Asocio. La programinformon akompanas la foto de la ĵus aperinta anglalingva versio de „La Zamenhof-strato”, kiun publikigis en fb Tim Owen. Ni memorigas pri la Virina Kongreso komenciĝonta jam la 30-an de julio.  Ni informas krome pri la raportista ĉeesto kaj laboro de la Pola RetRadio en Esperanto dum la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Episode metadata supplied by the publisher feed · Published Jul 27, 2026

Embed this episode

NOW PLAYING

E_elsendo el la 27.07.2026

0:00 28:02

No transcript for this episode yet

We transcribe on demand. Request one and we'll notify you when it's ready — usually under 10 minutes.

No similar episodes found.

No similar podcasts found.

Frequently Asked Questions

How long is this episode of Pola Retradio en Esperanto?

This episode is 28 minutes long.

When was this Pola Retradio en Esperanto episode published?

This episode was published on July 27, 2026.

Can I download this Pola Retradio en Esperanto episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.
URL copied to clipboard!