E_elsendo el la 30.03.2026 episode artwork

EPISODE · Mar 30, 2026 · 25 MIN

E_elsendo el la 30.03.2026

from Pola Retradio en Esperanto

En la 1462-a E_elsendo el la 30.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia elsendo aŭdiĝas sojle de la Sankta Semajno, kiu koncernas milionojn da kristanoj en la mondo. Ni referencas al la raporto pri ilia persekutado en la monda skalo. • Sekve niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la solenata hieraŭ Palma Dimanĉo kaj al la 350-jariĝo de la plej malnova, karesma kurteno en la vilaĝo Orawka [orafka] en la suda Pollando. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasinta pola esperantisto, Karol Pacholczyk, arbarista fakulo kaj instruisto, kiu krom la kontribuo al faka literaturo tradukis ankaŭ du religitemajn librojn. En 2026 aperis lia E-traduko de „La Taglibreto. Mizerikordo Dia en la animo mia” de sankta Faustyna Kowalska. • En la rubriko „Interkulture” Haesim PARK, Tamara el la Suda Koreio  rakontas la fabelon pri la „Gefratoj, kiuj fariĝis la suno kaj la luno”. • Por muzikaj momentoj ni prezentas la kanton de Amira Chun “En la fantazi…”, kiun ŝi kantis dum la Japana kaj Korea Kunkongreso 2024. La akompananta la programinformon foto prezentas la plej malnovan karesman kurtenon de antaŭ 350 jaroj en la preĝejo en Orawka. La foton aŭtoras Jacek Daczyński, CC. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Episode metadata supplied by the publisher feed · Published Mar 30, 2026

Embed this episode

NOW PLAYING

E_elsendo el la 30.03.2026

0:00 25:52

No transcript for this episode yet

We transcribe on demand. Request one and we'll notify you when it's ready — usually under 10 minutes.

No similar episodes found.

No similar podcasts found.

Frequently Asked Questions

How long is this episode of Pola Retradio en Esperanto?

This episode is 25 minutes long.

When was this Pola Retradio en Esperanto episode published?

This episode was published on March 30, 2026.

Can I download this Pola Retradio en Esperanto episode?

Yes. Use the download control on the episode player to save the publisher-provided media file.
URL copied to clipboard!